Saltu al enhavo

Ilan Ramon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilan Ramon
Persona informo
Naskonomo אילן וולפרמן
Naskiĝo 20-an de junio 1954 (1954-06-20)
en Ramat Gan
Morto 1-an de februaro 2003 (2003-02-01) (48-jaraĝa)
en Teksaso
Tombo Nahalal Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hebrea
Ŝtataneco Israelo Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato je Tel-Avivo
Israeli Air Force Flight Academy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Rona Ramon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Assaf Ramon (en) Traduki, Tal Ramon (en) Traduki, Yiftach Ramon (en) Traduki, Noa Ramon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kosmonaŭto
militisto
piloto
oficiro Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Ilan Ramon

Ilan RAMON (naskiĝis la 20-an de junio 1954; mortis la 1-an de februaro 2003) estis israela astronaŭto, kiu partoprenis la tragikan flugon de la usona kosmopramo Columbia la 16-an de januaro 2003. Re-enirante la atmosferon Columbia kraŝis kaj forbrulis kun ĉiuj 7 astronaŭtoj.

Ramon kunprenis al la kosmo, kiel simbolon de la Holokaŭsto, desegnon de 16-jara knabo Petr Ginz, "Vidaĵo de la Luno", desegnitan en la koncentrejo Terezín en Ĉeĥio dum la 2-a mondmilito. Petr, mem esperantisto, filo de la eminenta jud-ĉeĥa esperantisto Ota Ginz estis murdita far la nazioj en la koncentrejo Auschwitz.

Nur post la morto de Ilan Ramon publike konatiĝis, ke li estis unu el la ok pilotoj, kiuj en junio 1981 flugis la israelan aeratakon kontraŭ la iraka atomreaktoro Osirak. Ramon estis la plej juna el la ok pilotoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]