Humoroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Humoroj
Humoroj
Humoroj
Aŭtoro William Auld
Eldonjaro 1969
Urbo La Laguna
Eldoninto Eldonejo Stafeto
Paĝoj 113
vdr

Humoroj estas poemokolekto fare de William Auld pri la vakuo de la vivo kaj la homa kapablo rezisti, eĉ humure. Ĝi aperis ĉe Eldonejo Stafeto en 1969.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Nia generacio fine alproksimiĝas al subiro. Niaj haroj grizas, aŭ se ni volas esti iom malpli realismaj, "arĝentas". Ni povas pristudi nian pasinton, kaj eĉ nian mallongan estonton, en tiu mezaĝo nia. Ĉu penvaloris? Ĉu feliĉas? Ne tro.
"Ĉu penvaloris? Ĉu feliĉas? ne tro" estas la konkludo de la olda Auld en lia kvara poem-libro "humoroj". Li enfermas en ĝin sian maturecon skeptikan, spitan, pretan bilanci pasintajn pekojn kaj erarojn : kaj la rezulto de la bilanco, gvida fadeno de la tuta poem-kolekto, estas, ke "ne valoras", ke la sekvo estos "spleno kaj riproĉoj", ke "ĉia streb' abortas". Restas "nur soifego", "groteskas l' aspiroj", kaj "olda kaj eluzita ĉifono" emas perdiĝi kun "murditaj idealoj". Demando trakuras la versojn, kaj estas mem respondo : "Cu gravis ĉio ĉi?".
De la ĉapitroj de "Infana raso" ĝis la nunaj poemoj, tiu ĉi sento pri vakuo de la homaj vivoj kaj de la tuta universo ("galaksio, galaksio - kie Dio? - Mankas") fariĝis pli intensa, mi dirus paradokse, preskaŭ palpebla : kaj fakte ĝi kristaliĝis en imagoj neforgeseblaj.
Kio, tamen, kulpas aŭ respondecas? Ĉu ne estus eble la kruda vero, ke la vivo estas grizaĵo, kaj sole junuloj kaj poetoj ne akceptas tiun ĉi veron, kaj obstinas kredi, ke ĝi estos, - respektive, ke ĝi devis esti - io alia?
Tiujn malnovajn problemojn ni alfrontas tra la poezio de Auld, kiu ne plu ludetas kun tipografiaj strangaĵoj, sed koncentrigas konceptojn en imagojn, eĉ en dense signifajn vortojn, kies malofteco evidente plezurigas lin (sed ne ĉiam la leganton, kies kunsenton kaj ĝuonb rompas la nekutimeco de kelkaj esprimoj kaj la sekva helpopeto al vort-klarigoj). 
— 1971, Clelia Conterno, Ĉu penvaloris? Ĉu feliĉas?, Esperanto, 787 (6) , p. 106
Citaĵo
 “Humoroj" konsistas el kolekto de poemoj tre koncizaj, pensigaj, striktaj; legante ilin mi havis la impreson, ke la ideoj flosas inter la versoj. Tiuj poemoj ne konsistigas unu sencantuton , sed ĉiu havas sian apartan, diversansignifon kaj celon. Kompreneble, ili rivelas la klaran personecon de la aŭtoro kaj lian konatan seneŭfemisman penspozicion super la mondo. Al tiuj legantoj, kiuj eble ne tuj komprenos la signifonde iu poemo de “Humoroj", mi konsilas memori tiujn frazojn de I’ antaŭparolo de Sro. Vatré: "Kaj eĉ kiam la artisto bonvole helpas nian esploremon per titolo , tonoj, aludoj, aŭnevola konfeso, li ne liveras la ŝlosilon de la verko, kaj lasas nin antaŭ nuraj konektoj, divenoj, supozoj kaj risko erari”. A liflanke la aŭtoro manipulas la lingvon virtuoza, aplicante ne nur neoftajn vortojn (kiujn mi ne diskutas), sed nekutimajn verbigojn kaj adverbigojn, kio povas motivi konsultojn en vortaro, kun la sekva rompo, eĉ se momenta, de la komprenado: "Emerĝas traspegule rikanoste futurskeleto pasintege propra; aseco dumas flagras terurkoste se la sozio sorbas sin missobra" (paĝ. IOI) Kontraŭe, kiam la poemorolas rakonte, la kompreno estas kristalece klara (paĝ. 99). La aŭtoro ĉerpas el la lingvo rimedojn por rimado: ĉiunokte - provok’ de; eksterlanden - brand’ en; ŝtala - tra la; ili - babili; renkonten - pont’ en. Fine de la libro estas klarigitaj la novaj vortoj, el kiuj mi citas kelkajn tre utilajn al hispanoj: ĉendi : encender; ruga : rugoso; stuci : podar; ŝlifi — bruñir; ŝvabri : fregar (suelos); vitelo : yema (huevo); vrako : naufragio. Estas kuraĝige konstati, ke en Esperanto fontas originalaj poemoj profundpensaj. La belajn lingvoflorojn de Stafeto oni aĉetu; ili orn amu vian librobreton kaj kun ili pasigu longan ĝu an momenton. 
— Salvador Gumá. Boletín n187 (sep 1971)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]