Saltu al enhavo

Hrant Dink

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hrant Dink
Persona informo
Naskiĝo 15-an de septembro 1954 (1954-09-15)
en Malatya
Morto 19-an de januaro 2007 (2007-01-19) (52-jaraĝa)
en Istanbulo
Mortokialo pafvundo
Tombo Balıklı Armenian Cemetery
Lingvoj armenaturka
Loĝloko MalatyaIstanbulo
Ŝtataneco Turkio
Alma mater Universitato de Istanbulo
Familio
Edz(in)o Rakel Dink (en) Traduki (1977–) Redakti la valoron en Wikidata
Infano Arat Dink (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kolumnisto
verkisto
publikigisto
redaktoro
homrajta aktivulo
futbalisto
ĵurnalisto
eldonisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Hrant DINK, naskita la 17-an de septembro 1954 en Malatya (Turkio), murdita la 19-an de januaro 2007 en Istanbulo, estis armena ĵurnalisto. Li eldonis la dulingvan (armena, turka) Agos, kiu aperis en Istanbulo.

Dink publike kritikis la armenan genocidon en Turkio (18941923) kaj tial estis kondamnita pro ofendo de la turka nacio.

Dink estis murdita per pistolo proksime de la redaktejo de sia gazeto. La turka ĉefministro Erdoğan publike kondamnis la atencon kaj diris, ke pro ĝi suferis la rajto je libera esprimo. Je la tago de lia morto okazis manifestacioj en Istanbulo kaj Ankaro, ĉe kiuj homoj ĥore deklaris "ni ĉiuj estas Hrant Dink, ni ĉiuj estas armenoj".

Oni arestis plurajn suspektulojn, inter ili 17-jarulon, Ogün Samast, kiu portis la murdilan pistolon kaj konfesis la murdon. Li indikis, ke li murdis Dink-on, ĉar tiu ofendis la turkan popolon. Ne estas klare, kiu subtenis la murdinton.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

Dink ricevis en 2006 la premion Henri Nannen pro siaj meritoj pri la gazetara libero, la norvegan premion Björnson kaj la premion Oxfam.