Saltu al enhavo

Hooked on Monkey Fonics

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hooked on Monkey Fonics
ĉapitro de televidserio
Originala titolo Hooked on Monkey Fonics
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 10 nov. 1999
Ĝenro animated sitcom
Reĝisoro(j) Trey Parker
Scenaro Trey Parker
IMDb
vdr

Hooked on Monkey Fonics estas la dekdua epizodo de la tria sezono de la animacia televidserio South Park. Ĝi origine elsendiĝis la 10-an de novembro 1999. Ĝi enhavas kritikojn de hejminstruado kaj fonetika metodo por instrui legadon de angla lingvo al infanoj denaske angleparolantaj. Ĉi tiu estas la lasta epizodo de South Park, kiu prezentis la voĉon de Mary Kay Bergman, kiu sinmortigis la tagon sekvan al la elsendo de epizodo. [1]

La epizodo parodias la usonajn konkursojn pri literumado, ĉefe la kazon de Rebecca Sealfon, la venkistino de la nacia konkurso de 1997, kiu estis tro trejnita por tio dum tuta vivo. Kyle allogas Rebecca'n per redirado de amaj paroloj de Kapitano Kirk al Shahna en epizodo The Gamesters of Triskelion de Star Trek. La amdeklaro de Kyle parodias amscenon de Ben Hur.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . Mary Kay Bergman, voiceover actress, dead. CNN (17a de novembro, 1999). Arkivita el la originalo je January 19, 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-01-19. Alirita 2019-04-25.