Saltu al enhavo

Hilde Bruch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hilde Bruch
Persona informo
Naskiĝo 11-an de marto 1904 (1904-03-11)
en Dülken
Morto 15-an de decembro 1984 (1984-12-15) (80-jaraĝa)
en Hustono
Lingvoj anglagermana
Ŝtataneco Germanio
Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo
Johns Hopkins Universitato Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo psikiatro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Hilde Bruch - naskiĝis en germana juda familio la 11-an de marto 1904 en Dülken, urboparto de Viersen en okcidenta Germanio, mortis 80-jara la 15-an de decembro 1984 en Houston, Teksaso - estis german-usona kuracistino, psikiatrino kaj psikoanalizistino. Inter ŝiaj instruistoj estis la psikoanalizistino Frieda Fromm-Reichmann. Hilde Bruch ĉefe konatas pro ŝia laboro pri anoreksio, bulimio kaj trodikiĝo.

Bruch elmigris al Usono en 1934. Ŝi laboris kaj studis ĉe diversaj medicinaj instalaĵoj en Novjorko kaj Baltimoro antaŭ ol en 1964 ŝi iĝis profesoro pri psikiatrio en Houston, Teksaso.