Hejma enkursigilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tipa hejma enkursigilo
Ekzemplo de simpla loka reto
(Residential Gateway = Hejma enkursigilo)
Freebox Révolution de Free

Hejma enkursigilo (aŭ hejma ret-alirilo) estas aparato, kiu konektas la telekomunikan infrastrukturon (datumoj, kontrolo, aŭtomatigo, ktp.) de hejma cifereca aparataro al interreto, kombinante la funkciojn de enkursigilo, nabo, modemo, fajroŝirmilo kaj distra aplika servilo kiel ekzemple aŭdio kaj video laŭpeta, Interreta telefonodomotika teleregilo.

Hejmaj enkursigiloj havas modulajn arkitekturojn bazitajn sur normoj kiel ekzemple X10, EIB aŭ LonWorks[1], kaj normo estis establita, OSGi[2] (Open Services Gateway initiative) bazita sur arkitekturo Java kaj aplikaĵaj interfacoj en API (Aplikprograma interfaco), kiuj sendepende de la provizanto subtenus aplikojn disvolvitajn de diversaj fabrikantoj, do neniuj platformaj ŝanĝoj necesus por la evoluo de aplikoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Passarel·la residencial en la kataluna Vikipedio.