Saltu al enhavo

George Lucas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Lucas
Persona informo
Naskonomo George Walton Lucas Jr.
Naskiĝo 14-an de majo 1944 (1944-05-14) (80-jaraĝa)
en Modesto
Lingvoj angla
Loĝloko kantono Marin
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Suda Kalifornio - kinfarado (1967–1967)
Thomas Downey High School (en) Traduki
USC School of Cinematic Arts (en) Traduki
Downey High School (en) Traduki
Modesto Junior College (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Mellody Hobson (en) Traduki (2013–)
Marcia Lucas (en) Traduki (1969–1983) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Amanda Lucas (en) Traduki
Katie Lucas (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Katie Lucas
Amanda Lucas
Okupo
Okupo filmproduktoro
sciencfikcia verkisto
verkisto
filmaktoro
entreprenisto
plenuma produktoro
reĝisoro
aktoro
ĉefkameraisto
filmreĝisoro
scenaristo
artkolektanto
filmmuntisto
produktoro Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj American Graffiti
THX 1138
Star Wars
vdr
George Lucas ĉe festo Time 100 en 2006, priraportita de videotaglibro Rocketboom.

George Walton LUCAS (filo) [ĝorĝ lukas] (naskiĝis la 14an de majo, 1944) estas usona filmisto, fama pro sia epopeecaj filmserioj Star Wars ("Stelaj Militoj" esperante) kaj Indiana Jones. Star Wars, de 1977, kelkaj konsideras esti la unua filmo de la "alta koncepto", kvankam aliaj opinias ke la unua fakte estis Jaws de Steven Spielberg.

Lucas naskiĝis en Modesto, Kalifornio kaj studis kinarton dum la 1960aj jaroj en Los-Anĝeleso ĉe la Universitato de Suda Kalifornio, unu el la plej fruaj universitatoj havantaj studprogramon dediĉitan al kinarto. Tie li kreis diversajn mallongajn filmojn, inkluzive la fruan version de 'THX 1138. Post diplomiĝo li fondis la filmproduktejon American Zoetrope kune kun Francis Ford Coppola, celante liberan medion en kiu filmistoj faru filmojn sen la subprema regado de la studiosistemo de Holivudo. La plano iomete fiaskis, sed pro la sukceso de siaj filmoj American Graffiti kaj Star Wars, Lucas starigis propran studion, Lucasfilm, en Kantono Marin en sia hejma norda Kalifornio, for de la influo de Holivudo. La filioj de Lucasfilm (Skywalker Sound pri sono, Industrial Light and Magic pri optikaj efektoj kaj trukoj) fariĝis tre respektataj firmaoj en siaj fakoj.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]