Saltu al enhavo

František Tomášek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
František Tomášek
Persona informo
Naskiĝo 30-an de junio 1899 (1899-06-30)
en Studénka
Morto 4-an de aŭgusto 1992 (1992-08-04) (93-jaraĝa)
en Prago
Tombo Katedralo de sankta Vito
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Alma mater universitato Palacký en Olomouc Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo František Tomášek
Okupo
Okupo katolika episkopo (1949–)
katolika sacerdoto (1922–)
universitata instruisto
verkisto
pedagogo
teologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Memortabulo en Moravské Huzové

František TOMÁŠEK [FRANtiŝek TOmaŝek] (naskita la 30-an de junio 1899 en Studénka en Moravio, mortinta la 4-an de aŭgusto 1992 en Prago) estis unua (ĉefa) kardinalo (primaso) de la rom-katolika eklezio de Bohemio kaj 34-a episkopo de Prago.

Lia konsekro kiel episkopo je la 14-a de oktobro 1949 devis okazi sekrete, ĉar la komunisma registaro ĝin ne permesus. Inter 1951 kaj 1954 li pasigis preskaŭ tri jarojn en malliberejo. En 1962 li povis partopreni en la 2-a Koncilio de Vatikano.

Kiam en 1989 Václav Havel elektiĝis kiel prezidento de Ĉeĥoslovakio, Tomášek celebris dankan meson.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]