Fervoja akcidento de Bad Aibling (2016)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akcidentinta vagono kaj intervena veturilo

La fervoja akcidento de Bad Aibling (2016) okazis matene la 9-an de februaro 2016 oriente de Bad Aibling (Bavario, Germanio). Du pasaĝeraj trajnoj koliziis sur unutraka linio. Dek-unu homoj mortis, 90 estis vunditaj.[1]

Laŭ enketoj la kaŭzo de la akcidento estis, ke la dispoziciisto en la stacio Bad Aibling erare donis al ambaŭ trajnoj la permeson, samtempe surveturi la trakon. Tion la prokuroraro diskonigis post unusemajna enketado.[2]

Provizora raporto en 2017 konfirmis ke la akcidento okazis je al 6h47 ĉe la linia kilometro 30,29, kaj ke unu el la vunditoj mortis du monatojn poste.[1]

de Holzkirchen
Limo de la kantonaro Bad Aibling
24,8 Heufeld
unutraka
27,8 Bad Aibling
unutraka
28,6 Bad Aibling Kurpark
28,7 kantonsignalo 313 (dir. Rosenheim)
28,8 transirejo Rosenheimer Straße
29,4 kantonsignalo 314 (dir. Holzkirchen)
Akvopurigejo
30,3 Akcidentejo
30,5 antaŭsignalo 314 (dir. Holzkirchen)
unutraka
33,0 Kolbermoor
Limo de la kantonaro Bad Aibling
al Rosenheim

La akcidento[redakti | redakti fonton]

La du trajnoj veturis por la marko Meridian, uzata de la kompanio Bayerische Oberlandbahn. Estis elektraj motorvagonaroj de la tipo Stadler Flirt 3. Trajno 79505, sesparta motorvagonaro, veturis de Holzkirchen al Rosenheim; trajno 79506, triparta, en la inversa direkto. La 9-a de februaro estis karnavala mardo, labortago, sed dum lernejaj ferioj. Tial en la du trajnoj estis sume nur ĉ. 150 pasaĝeroj, neniuj lernantoj. La koncerna parto de la fervoja linio permesas rapidecon de maksimume 100 km/h.

Je la 6h48 la trajnoj je alta rapido koliziis en kurbiĝo ĉe la kanalo Mangfallkanal. La unuaj motorvagonoj estis forte detruitaj. Mortis tuj aŭ poste en malsanulejoj dek-unu personoj. 82 estis vunditaj, 20 el ili grave. La mortintoj estas la du trajnstiristoj, unu stiristo-instruisto, kiu akompanis la trajnon, kaj ok pasaĝeroj, unu el kiuj hazarde ankaŭ estis trajnstiristo. Ĉiuj estis viroj kaj aĝis inter 24 kaj 60 jaroj.[3]

La linio inter Holzkirchen kaj Rosenheim

La savado[redakti | redakti fonton]

Alvenis sume ĉirkaŭ 675 helpistoj; kuracistoj, 200 savistoj de la Ruĝa Kruco, DLRG, akva kaj montara savistaro, fajrobrigadanoj, policanoj kaj anoj de la Teĥnika Helpkorpuso (THW); 135 venis el la najbara aŭstra provinco Tirolo. Ĉar la akcidentejo situas inter kanalo kaj malfacile trairebla arbaro, oni transportis vunditojn per boatoj kaj helikopteroj[4]. Intervenis 195 veturiloj kaj 17 helikopteroj. Tamen nur post kelkaj horoj ĉiuj vunditoj estis prizorgitaj, ĉar kelkajn oni devis per peza ilaro liberigi el la detruitaj trajnoj.

En la sekvaj tagoj oni malkonstruis la katenarion kaj per pezaj gruoj remetis la malforte damaĝitajn vagonojn sur la relojn por fortransporti ilin. La antaŭajn motorvagonojn necesis dispecigi por ilin fortransporti.

Je la 12-a de februaro oni trovis la lastan el la tri trajnaj daten-registriloj, kiuj donu informojn pri tio, kio okazis. Estas tri da ili, ĉar la pli longa trajno havas apartan registrilon por ĉiu veturdirekto. Unue oni trovis, en la malpli detruita parto, la malantaŭan registrilon, kiu tamen ne povis registri ion en tiu veturdirekto.

Enketo[redakti | redakti fonton]

Preskaŭ unu jaron post la akcidento, je la 7-a de februaro 2017, aperis 23-paĝa provizora raporto Zwischenbericht) de la enketa centro de la federacia fervoja akcidentesplorejo[1]. Ĝi diras ke nek la linio nek la veturiloj havis iujn difektojn, kiuj favoris la akcidenton, kaj neniu el la agantoj (direktisto, trajnstiristoj) havis malbonan sanon aŭ estis sub influo de drogoj.

Montriĝis ke la dispoziciisto dum la deĵoro ludis interretan ludon per sia privata poŝtelefono, kies uzo – eĉ por telefoni – estis strikte malpermesita.

Escepte de kelkminuta malfruo de la trajno 79505 (de okcidento) ĉio iris laŭplane ĝis proksimume je 6h40; tiam la dispoziciisto, laŭ propra deklaro, eraris pri kolumno en la hortabelo kaj konkludis ke la trajnoj preterpasu unu la alian en Bad Aibling (anstataŭ Kolbermoor). Li decidis permesi al la trajno 79506 (de oriento) eliri de Kolbermoor direkte al Bad Aibling. Je la 6h:43 li haltigis sian poŝtelefonan ludon.[5]

  • 6h38:46: La dispoziciisto permesas al 79506 eniri la stacion de Kolbermoor kaj pluiri al Bad Aibling. La trajno tamen devas atendi ĝis 6h45, laŭ la horaro. La linio per tio estis formale okupita.
  • 6:40:16, 6h40:47: La dispoziciisto faras aktivajn movojn en sia retludo.
  • 6h41: Trajno 79505 atingas Bad Aibling kaj haltas en la vido de la dispoziciisto.
  • 6h43: La dispoziciisto provas permesi al 79505 ekiri al Kolbermoor. La sistemo malebligas tion, ĉar la linio estas okupita.
  • 6h43: La dispoziciisto ne memoras ke li mem permesis ekiron al 79506 kaj supozas teĥnikan eraron. Li donas al 79505 anstataŭan signalon „Zs1“, kiu permesas al ĝi ignori la haltigan signalon.
  • 6h43:38: Trajno 79505 ekiras de Bad Aibling, preterpasante la haltigan signalon.
  • 6h45:02: Trajno 79506 ekiras de Kolbermoor, laŭ irpermesa signalo.
  • 6h45:14: Trajno 79505 haltas en la haltejo Baid Aibling Kurpark. Ankaŭ tie signalilo montras haltigan signalon. Ĉar la sistemo malpermesas ŝanĝi ĝin, la dispoziciisto duafoje per Zs1 permesas ignori ĝin.
  • 6h45:41: Trajno 79505 ekiras de Bad Aibling Kurpark, preterpasante haltigan signalon.
  • 6h46:20: La dispoziciisto, rimarkinte sian eraron, sendas krizomesaĝon kun la ordono tuj halti. Ĉar li puŝas eraran butonon, la voko atingas ne la trajnojn, sed aliajn dispoziciistojn. Ili avertas sian kolegon pri lia eraro.
  • 6h46:45: Pro antaŭsignalo, ke la linio inter Bad Aibling kaj Bad Aibling Kurpark estas okupita, trajno 79506 komencas bremsi. En la sekvaj dek sekundoj ĝi malrapidiĝas de ĉ. 100 km/h al 56 km/h.
  • 6h46:55: La du trajnstiristoj ekvidas la kontraŭajn trajnojn nur lastsekunde, pro linia kurbiĝo en arbaro. Ambaŭ funkciigas la krizobremson.
  • 6h46:56: Unu sekundon post la ekbremsado la trajnoj kolizias kun rapidoj de 52 km/h resp. 87 km/h.
  • 6h47:02: Pro terkontakto kaŭzita de la akcidento la elektroprovizo de la linio malŝaltiĝas.
  • 6h47:42: La dispoziciisto duafoje provas sendi krizomesaĝon, sed estas tro malfrue.

La unua krizomesaĝo je 6h46:20 estus savinta la trajnojn, sed ĝi estus atinginta ilin, sed la dispoziciisto puŝis la eraran el du butonoj sur sia ekrano. La enketa komisiono tial rekomendis kunigi la du butonojn kaj sendi ĉiujn krizomesaĝojn kaj al la trajnoj kaj al la stacioj.

La fakto, ke aŭtomata sistemo registris la okupitecon de la linio ĉe Bad Aibling kaj tial antaŭsignalis al 79506 malrapidiĝi, eble savis multajn vivojn, ĉar la trajno havis rapidon de nur 56km/h anstataŭ 100 km/h.

Regula procedo[redakti | redakti fonton]

La stacio de Kolbermoor situas 5,2 km oriente de Bad Aibling. Inter la du stacioj estas la haltejo Bad Aibling Kurpark, kie ne estas dua trako por preterpaso. La akcidentejo situas pli proksime al la haltejo ol la stacio de Kolbermoor.

Skiza horaro

Regule la du trajnoj devis renkontiĝi je la 6h44 en la stacio de Kolbermoor. Tie trajno 79506 atendas 5 minutojn. Ankaŭ en Bad Aibling eblas preterpasado de du trajnoj; la apuda skizo montras kelkajn bazajn faktojn:

  • La akcidentintaj trajnoj devis preterpasi unu la alian en Kolbermoor.
  • La du sekvaj trajnoj devis renkontiĝi en Bad Aibling. (Laŭ gazetaj raportoj la dispoziciisto deklaris ke li erare rigardis la planon de tiuj du trajnoj.[6])
  • La trajno 79505 havis malfruon, tamen la trajno 79506 ne atendis en Kolbermoor.

La trakforkojn kaj signalilojn en ambaŭ stacioj, Bad Aibling kaj Kolbermoor, regas la dispoziciisto en Bad Aibling; do ne necesas interkonsenti inter du dispoziciistoj. La regejo en Bad Aibling estas elektra (relajsa), tiel la dispoziciisto vidas sur tabula plano, kiuj trakoj estas okupitaj de trajnoj.

La linio estas, kiel ĉiuj linioj en Germanio, ekipita per la protekta sistemo PZB 90, kiu bremsas trajnojn veturantajn preter ruĝa signalo. La sistemo estis kontrolita unu semajnon antaŭ la akcidento, sen trovo de iuj mankoj.[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Zwischenbericht Zugkollision, 09.02.2016, Bad Aibling – Kolbermoor (germane). Untersuchungszentrale der Eisenbahn-Unfalluntersuchungsstelle des Bundes (2017-02-07). Arkivita el la originalo je 2017-03-12. Alirita 2017-03-21.
  2. Ermittlungen gegen Fahrdienstleiter: Menschliches Versagen, aber kein Vorsatz (germane). Bavara Radio. Arkivita el la originalo je 2016-02-17. Alirita 2016-02-16.
  3. Schreckliches Zugunglück bei Bad Aibling (germane) (HTML). Bavara Polico (2016-02-11). Alirita 2016-02-14.
  4. Hermann: Unfallort kaum erreichbar (germane). ZDF. Alirita 2016-02-14.
  5. (2016-03-11) “Zugunglück von Bad Aibling: Das Todesprotokoll”, tz (de). 
  6. (2016-07-08) “Die letzten Sekunden vor der Katastrophe von Bad Aibling” (de) (HTML). Alirita 2016-07-15.. 
  7. Bahn: Sicherheitssystem erst vor einer Woche kontrolliert (germane). Ostsee-Zeitung. Arkivita el la originalo je 2016-02-22. Alirita 2016-02-14.