Saltu al enhavo

Esei

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esei estas luda arta lingvo kreita de Tuomo Sipola en 2000 sub kopirajto. La fonologio estas tre simpla, iom simila al Esperanto; la gramatiko estas simpla, sintakso SVO. Ĝi havas tri kazojn: nominativo, genitivo kaj akuzativo, sed la deklinacio estas aglutina. La korelativoj estas deklare inspiritaj de Esperanto. La lingvo ŝajnas mikso de Esperanto kaj angla kun aprioraj vortoj.

Ekzemplo: Sadadaun vukao salani kadain mivu (dek grandaj bestoj ĉasis min).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

http://www.geocities.com/zipola85/esei/index.htm Arkivigite je 2004-05-07 per la retarkivo Wayback Machine