Diskuto:Uncialo
La esperanta vorto estas uncialo[redakti fonton]
Mi opinias necesa alinomi la artikolon al uncialo laŭ la tradicio de la aŭtoritataj vortaroj (SPIV, NPIV); tiu formo ankaŭ estas la plej internacia:
- ĝin uzas 4 el la 5 traduklingvoj de la Fundamento (en, de, ru, pl);
- ĝin uzas plimulto de aliaj nacilingvoj, de Latino kaj la hispana ĝis la ĉeĥa kaj suoma;
- eĉ por la franca kaj itala, kiuj escepte uzas la komencan o-, la tradukvortaroj Esperanto-nacilingvaj donas la formon "uncialo" (Waringhien: GDEF/Suplemento, p. 14; simile en la vortaro de Carlo Minnaja).
La formo uncialo estas do senrivala, etimologie ĝusta, internacia. Necesas prezenti seriozajn argumentojn se oni efektive volas enuzigi la formon oncialo.