Saltu al enhavo

Corazón Aquino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Corazón Aquino
Persona informo
María Corazón Sumulong Cojuangco
Naskiĝo 25-an de januaro 1933 (1933-01-25)
en Paniqui
Morto 1-an de aŭgusto 2009 (2009-08-01) (76-jaraĝa)
en Makati
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kojlorektuma kancero vd
Tombo Manila Memorial Park Sucat vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj anglatagala vd
Ŝtataneco Filipinoj vd
Alma mater St. Scholastica's College (en) Traduki
Ekstrem-Orienta Universitato
College of Mount Saint Vincent (en) Traduki
Universitato Ateneo de Manilo Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Partio Liberala de Filipinoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Corazón Aquino
Familio
Patro José Cojuangco (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Demetria Sumulong (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Josephine C. Reyes (en) Traduki kaj Jose Cojuangco, Jr. (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Benigno Aquino Jr. (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Benigno Aquino la 3-a, Pinky Aquino-Abellada (en) Traduki, Ballsy Aquino-Cruz (en) Traduki, Kris Aquino (en) Traduki, Viel Aquino-Dee (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
homrajta aktivulo Redakti la valoron en Wikidata vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Corazón AQUINO ([koraDZON aKIno]; naskiĝis la 25-an de januaro 1933 en Paniki (Tarlako), mortis la 1-an de aŭgusto 2009 en Makati; vera nomo Maria Corazon Sumulong Cojuangco) estis filipina politikistino. Pli konata sub la kromnomo de Cory Aquino, ŝi estis la 11-a prezidentino de Filipinoj de 25-a de februaro 1986 ĝis 30-a de junio 1992.

En 1955, ŝi edziniĝis kun Benigno Aquino Jr post lia elekto kiel urbestro de Concepcion. Gvidanto de la opozicio kontraŭ Ferdinand Marcos, Benigno Aquino estis arestita kaj ekzilita en Usonon. La 31-a de aŭgusto 1983, reveninte en Filipinojn, li estis murdita tuj kiam li eliris el la aviadilo.

Post tio, dum du jaroj, la filipina opozicio kaj la popola movado instigis Corazón Aquino, por ke ŝi fariĝu, eĉ simbole, gvidantino de la opozicio. Ŝi kandidatiĝis al la prezidenta balotado de 7-a de februaro 1986.

Kvankam Ferdinand Marcos asertis sin venkinto, la balotado suferis tiom da fraŭdoj, ke la popolo rifuzis la rezulton: senperforta manifestacio arigis pli ol miliono da homoj.

La filipina armeo, estrata de la generalo Fidel Ramos restis neŭtrala, la prezidento Ferdinand Marcos estis trudita ekziliĝi.

Iĝinte prezidentino, Corazón Aquino adoptigis novan konstitucion en 1987. Pluraj provoj de armea puĉo okazis, kiuj malsukcesis danke al la apogo kiun la generalo Fidel Ramos alportis al la nova regado.

La 30-a de junio 1992, ŝi ne prezentis sin al la prezidenta balotado. Fidel Ramos iĝis ŝia posteulo.

La 1-a de aŭgusto 2009 ŝi mortis pro halto de koro, sekve al kancero de la intesto.

Antaŭe:Prezidento de FilipinojPoste:
Ferdinand Marcos1986 - 1992Fidel Ramos