Saltu al enhavo

Charles Rolls

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles Rolls
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1877 (1877-08-27)
en Berkeley Square
Morto 12-an de julio 1910 (1910-07-12) (32-jaraĝa)
en Bournemouth
Mortokialo Aviadila akcidento Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Llangattock-Vibon-Avel (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Loĝloko The Hendre • Londono
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Trinity College - Bakalaŭro de Artoj (1895–1898)
Eton College (1891–1894) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro John Rolls, 1st Baron Llangattock (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Georgiana Rolls, Baroness Llangattock (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o
Okupo
Okupo entreprenisto
balonisto
car designer (en) Traduki
biciklisto
inĝeniero
piloto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Charles Stewart Rolls (naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1877 en Londono; mortis la 12-an de julio 1910 en Bournemouth) kune kun Frederick Henry Royce estis la fondinto de la aŭtomobilprodukta firmao Rolls-Royce.

bronza busto de Charles Rolls en la Industria muzeo de Derby

C. S. Rolls en Londono naskiĝis kiel filo de John Rolls, 1-a Barono Llangattock. Li studis en la kolegioj Eton College kaj Trinity College en Kembriĝo kaj ekde la junaĝo interesiĝis pri motoroj. En 1904 li decidis kune kun Frederick Henry Royce fondi la aŭtomobilproduktan firmaon Rolls-Royce. Rolls respondecis pri la entreprena aspekto de la firmao, kaj Royce pri la teknika.

Charles Rolls estis pioniro de aviado, kaj estis la dua persono kiu en Britio ricevis aviadan licencon. Kiel unua homo li en 1910 dufoje en aviadilo supervojis la Manikan Markolon. Samjare li mortis en aviada akcidento super la urbo Bournemouth, kiam forrompiĝis la malantaŭa parto de la aviadilo konstruita de la fratoj Wright. Li estis la unua brito kiu mortis en aviada akcidento, sed tutmonde ekde la unua mortiga aviada averio estis la deka aviade mortinta piloto.