Saltu al enhavo

Carl Maria von Weber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Carl Maria von Weber. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Weber.

Carl Maria von Weber
Bazaj informoj
Naskonomo Carl Maria Friedrich Ernst von Weber
Naskiĝo 18-an de decembro 1786 (1786-12-18)
en Eutin
Morto 5-an de junio 1826 (1826-06-05) (39-jaraĝa)
en Londono
Edz(in)o Caroline Weber
Ĝenroj klasika muziko
Profesio komponisto
Persona informo
Mortokialo Tuberkulozo Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Malnova katolika tombejo en Dresdeno Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germana
Ŝtataneco Prince-Bishopric of Lübeck (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Franz Anton von Weber (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Genovefa von Weber (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Maria Antonia Weber (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Caroline Weber (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano Max Maria von Weber (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Josepha Weber (en) Traduki (unuaranga kuzino)
Aloysia Weber (unuaranga kuzino)
Constanze Mozart (unuaranga kuzino)
Sophie Weber (en) Traduki (unuaranga kuzino)
Franz Fridolin Weber (en) Traduki (patra onklo) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komponisto
gitaristo
klasika gitaristo
pianisto
dirigento
muzikkritikisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Der Freischütz
Oberon
vdr

Carl Maria VON WEBER (naskiĝis en la 18-an de novembro 1786, en Eutin, Holstinio, kaj mortis en la 5-an de junio 1826, en Londono, Anglio) estis germana komponisto, pianisto, dirigento, gitaristo kaj muzikkritikisto. Li estis unu el la unuaj multsignifaj komponistoj de romantismo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis kuzo de Constanze Weber, la edzino de Wolfgang Amadeus Mozart. Li ricevis muziklecionojn en Munkeno ĉe Michael Haydn, kaj poste en Vieno ĉe Joseph Haydn.

En 1826 Weber vojaĝis al Londono por ĉeesti la premieron de sia opero Oberon. Mallonge poste li tie mortis pro tuberkulozo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Operoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Macht der Liebe und des Wiens (1798) senprezenta
  • Das Waldmädchen (1800)
  • Peter Schmoll und seine Nachbarn (1803)
  • Rübezahl (1805) senprezenta
  • Silvana (1810)
  • Abu Hassan (1811)
  • Der Freischütz (1821)
  • Die drei Pintos (1821/2) senfinita; kompletigis en 1888 je Gustav Mahler
  • Euryanthe (1823)
  • Oberon (1826)

Lia opero Der Freischütz iĝis kvazaŭ nacia verko de la ĝermanta germana nacio, simple ĉar ĝi montris, ke eblas verki emocie imponan operon en la germana lingvo. Kvankam la opero ja enhavas emociigan historion kaj interhomajn konfliktojn, iuj diras, ke la ĉefrolo estas tiu de la germana arbaro.

Sakralaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Missa sancta n-o 1 en E♭, J.224 (1818)
  • Missa sancta n-o 2 en G, op. 76, J. 251 (1818–19)

Simfonioj[redakti | redakti fonton]

  • N-o 1 en C, Op. 19. J. 50 (1812)
  • N-o 2 en C. J. 51 (1813)