Brahmia skribsistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brahmia skribsistemo

Tipo

silabaro
ISO 15924 Brah
natura skribsistemo
Dum 3-a jarcento a.K.E. - 5-a jarcento
vdr
Skribaĵo de la kupra plato de Sohgaura en brahmia skribo, 3a jarcento a.K.

Brahmia, brahmabrama estas la moderna nomo[1] de skribsistemo de antikva Hindio (nuna Barato).[2] La brahmia skribsistemo aperis kiel tute disvolvigita universala en Suda Azio almenaŭ ĉirkaŭ la 3-a jarcento a.K.,[2] kaj estas antaŭaĵo de ĉiuj el la skribsistemoj kiuj estis uzataj en Suda Azio kun la escepto de la Indusa skribsistemo de la tria jarmilo a.K., la skribsistemo Ĥaroŝti, kiu originis en tio, kio estas nuntempe nordokcidenta Pakistano en la kvara aŭ eble en la kvina jarcento a.K.,[3] la Pers-Arabaj skribsistemoj ekde la mezepokaj periodoj, kaj la Latinaj skribsistemoj de la moderna periodo.[2] Ties posteuloj, la brahmiaj skribsistemoj, plue estas uzataj nuntempe ne nur en Suda Azio, sed ankaŭ en Sudorienta Azio.[4][5][6] La brahmia skribo estas abugido, kiu uzas sistemon de diakritaj markiloj por asociigi vokalojn al la konsonantaj simboloj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Salomon, Richard (1998), Indian Epigraphy: A Guide to the Study of Inscriptions in Sanskrit, Prakrit, and the other Indo-Aryan Languages (Hinda epigrafio: gvidilo al la studo de surskriboj en sanskrito, prakrito kaj la aliaj hind-arjaj lingvoj), Nov-Jorko: Oxford University Press, p. 17, (ISBN 978-0-19-535666-3), OCLC 32854176, https://archive.org/details/RichardSalomonIndianEpigraphyAGuideToTheBookZa.org/page/n39  (angle)
  2. 2,0 2,1 2,2 Salomon, R. (1998), Indian Epigraphy (vidu supre), paĝo 17 (angle)
  3. Salomon, R. (1998), Indian Epigraphy (vidu supre), paĝoj 42-44, 46 (angle)
  4. Salomon, R. (1998), Indian Epigraphy (vidu supre), paĝo 19-30 (angle)
  5. Salomon, Richard, artikolo On The Origin Of The Early Indian Scripts: A Review Article (Pri la origino de la fruaj hindaj skriboj: revizia artikolo), arkivigita en majo 2019, "Journal of the American Oriental Society" (Ĵurnalo de la Usona Orienta Societo) 115.2 (1995), 271–279 (angle)
  6. (1999) Brahmi, en Encyclopedia Britannica. (angle)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]