Saltu al enhavo

Arthur Greiser

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arthur Greiser
Persona informo
Arthur Karl Greiser
Naskiĝo 22-an de januaro 1897 (1897-01-22)
en Środa Wielkopolska
Morto 21-an de julio 1946 (1946-07-21) (49-jaraĝa)
en Poznano
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per pendumo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Partio Nacisocialisma Germana Laborista Partio (1929–)
German Social Party (en) Traduki (1922–1923) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Arthur Karl GREISER (naskiĝis la 22-an de januaro 1897 en Środa Wielkopolska, mortis la 21-an de julio 1946 en Poznań) estis germana politikisto nacisocialista, SS-funkciulo, Reichsstatthalter en Provinco Vartlando, antaŭe prezidanto de la Senato de Libera Urbo Dancigo, militkrimulo.

Dum la germana invado en Pollando la 21-an de septembro 1939 transprenis civilan gvidadon en Poznań, kaj novembre 1939 plenumis funkcion de la plej altranga oficisto en Provinco Vartlando. Realigis germanigon kaj genocidon de la loĝantaro.

Kontraŭpolismo[redakti | redakti fonton]

  • La 25-an de oktobro 1939 Arthur Greiser ordonis en la provinco pagi al poloj 60% de la salajro por germanoj kaj limigis publikan meson nur al dimanĉoj ene de la 9-a ĝis la 11-a horo.
  • La 25-an de oktobro 1942 kiel estro de la provinco deklaris, ke fonda celo de la Asocio de Produktivaj Poloj estas "detruo de la unueco de poloj".