Aleksej Leonov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksej Leonov
Persona informo
Naskiĝo 30-an de majo 1934 (1934-05-30)
en Listvyanka, West Siberian Krai,  Sovetunio
Morto 11-an de oktobro 2019 (2019-10-11) (85-jaraĝa)
en malsanulejo Burdenko, Moskvo
Mortokialo diabeto
Tombo Federal Military Memorial Cemetery
Lingvoj rusa
Ŝtataneco SovetunioRusio
Alma mater inĝeniera aerarmea akademio Ĵukovski • Kremenchuk flight college of National Aviation University
Subskribo Aleksej Leonov
Familio
Edz(in)o Svetlana Pavlovna Dozenko (en) Traduki
Okupo
Okupo military aviator (en) Traduki
militpiloto
esploristo
oficiro de aerarmeo
verkisto
kosmonaŭto
pentristo
milita adiadisto
vdr

Apollo-Sojuz-testprojekto Aleksej Arĥipoviĉ Leonov, (ruse Алексей Архипович Леонов, latinliterigite laŭ sistemo IFA ɐlʲɪˈksʲej ɐˈrxʲipəvʲɪtɕ lʲɪˈonəf (naskiĝis la 30-an de majo 1934, mortis la 11-an de oktobro 2019) estis sovetia rusa kosmonaŭto, ĉefgeneralo de la sovetia aerarmeo, verkisto kaj artisto. La 18-an de marto 1965, li fariĝis la unua homo kiu sukcesis pri kosmopromeno, fake pri "eksterveturila agado" (EVA), elirante de la kosmokapsulo dum 12 minutoj kaj 9 sekundoj.

En julio 1975, Leonov komandis la kosmoŝipon Sojuz 19 en la misio Apollo-Sojuz-testprojekto, kiu en la kosmo dum du tagoj kuniĝis kun la usona komando kaj servo-modulo de la usona kosmoŝipo Apollo.