Agota Kristof
Agota Kristof | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 30-an de oktobro 1935 en Csikvánd | ||||
Morto | 27-an de julio 2011 (75-jaraĝa) en Neŭŝatelo | ||||
Tombo | Kőszeg vd | ||||
Lingvoj | franca • hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario • Svislando vd | ||||
Memorigilo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto dramaturgo poeto vd | ||||
Aktiva dum | 1986– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | La Granda Kajero vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Agota Kristof, aŭ hungarlingve Kristóf Ágota, (n. la 30-an de oktobro 1935 en Csikvánd, Hungario — la 27-an de julio 2011 [1]) estis hungara, franclingva verkistino. Ŝi vivis en Svislando.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Agota Kristof forlasis Hungarion en 1956, kiam ŝi havis 21 jarojn kaj kiam la budapestan insurekton premegis la sovjeta armeo. Ŝi, kune kun sia edzo kaj kvarmonata filino, fuĝis direkte al Neŭŝatelo, (Neuchâtel) en Svislando, kie ŝi vivas depost 1956. Ŝiaj verkoj estas markitaj antaŭ ĉio de tiu altrudita elmigrado. Ŝi unue laboris en fabrikejo, antaŭ ol fariĝi verkistino en la loka lingvo, tio estas la franca.
Komence dramistino, ŝi poste spertis grandan sukceson danke al sia trilogio pri du ĝemeloj, tradukita al multaj lingvoj.
Ŝi ricevis premion Kossuth en 2011.
Verkoj[redakti | redakti fonton]
Teatraĵoj[redakti | redakti fonton]
- John et Joe (1972)
- La Clé de l'ascenseur (1977)
- Un rat qui passe (1972 kaj 1984)
- L'Heure grise ou le dernier client (1975 kaj 1984)
- Le monstre : et autres pièces (2007)
Romanoj[redakti | redakti fonton]
- Le Grand Cahier (1986), Premio de la eŭropa libro
- La Preuve (1990)
- Le Troisième Mensonge (1992), Premio Livre Inter
- Hier (1995)
- L'Analphabète (2004)
- C'est égal (2005)
- Où es-tu Mathias ? (2006)