Östersund

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Östersund
La urbodomo
La urbodomo
La urbodomo
urba areo de Svedio
Administrado
Lando Svedio
Provinco Jämtlands län
Poŝtkodo 831 XX
Retpaĝaro www.ostersund.se
Demografio
Loĝantaro 52 980  (2020) [+]
Loĝdenso 1 442 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 63° 11′ N, 14° 38′ O (mapo)63.17917514.636006388889 [+]
Alto 312 m [+]
Areo 36,73 km² (3 673 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Östersund (Jämtland)
Östersund (Jämtland)
DEC
Situo de Östersund
Östersund (Svedio)
Östersund (Svedio)
DEC
Situo de Östersund

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Östersund [+]
vdr

Östersund [esteŝund] aŭ en esperanto Orientmarkolo estas urbo en Svedio. Ĝi situas ĉe lago Storsjön, estas la ĉefloko de Jämtlands län kaj laŭ la loĝantaro la 24-a urbo de Svedio. La urbo dividiĝas inter du komunumoj, komunumo Östersund kaj Krokom, kaj estas la administra centro de ambaŭ.

Östersund estis formale fondita en 1786, kiam reĝo Gustavo la 3-a subskribis fondan dokumenton kaj komisiis al la termezuristo Johan Törnsten konstrui urbon en Jämtland, kies centro tiam estis Frösön. En 1810 Östersund, havante nur ĉirkaŭ 200 loĝantojn, iĝis ĉefloko de la tiama provinco (landskap) Jämtland. En la dua duono de la 19-a jarcento ĝi kreskis pro prosperanta ligno-industrio, kiu allogis multajn laboristojn.

Östersund estas inter la 133 lokoj en Svedio, kiuj tradicie havas la statuson de urbo.