Zafarraya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zafarraya
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 18128
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 157  (2023) [+]
Loĝdenso 37 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 58′ N, 4° 8′ U (mapo)36.973611111111-4.1413888888889Koordinatoj: 36° 58′ N, 4° 8′ U (mapo) [+]
Alto 893 m [+]
Areo 58 km² (5 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Zafarraya (Provinco Granado)
Zafarraya (Provinco Granado)
DEC
Zafarraya
Zafarraya
Situo de Zafarraya
Zafarraya (Hispanio)
Zafarraya (Hispanio)
DEC
Zafarraya
Zafarraya
Situo de Zafarraya

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zafarraya [+]
vdr
Situo de Zafarraya en la provinco Granada.
Runoj de la preĝejo detruita de la tertremo de 1884.

Zafarraya estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Granada, sude de Hispanio. Estas sur en la okcidenta pinto de la komarko de Alhama, je 79 km de la granada ĉefurbo. Limas kun la municipoj granadaj Loja kaj Alhama de Granada kaj kun la malagaj Periana kaj Alfarnate. La municipo zafarraya enhavas la domarkernojn Zafarraya, El Almendral, Venta de la Leche kaj Rincón de los Reinas.

Zafarraya estas konata pro malkaŝo de makzelo de Neandertalo en kavo (Cueva del Boquete) en 1983 fare de Cecilio Barroso kaj Paqui Medina. Tiu makzelo estis datita je 30,000 jaroj antaŭ nuntempo (aK), kaj tiam reprezentis la plej fruajn restaĵojn de Neandertalo [1][2]. Ĉe la makzelo oni trovis ilojn de la Musteria epoko de 27,000 jaroj aK. Tiu trovaĵo estis unu el la unuaj eroj de definitiva pruvo, ke la Neandertaloj kaj moderna homo koincidis en Eŭropo dum longa tempo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hublin J.J., Barroso Ruiz C., Medina Lara P., Fontugne M., Reyss J.-L., 1995 - The Mousterian site of Zafarraya (Granada, Spain): dating and implications on the palaeolithic peopling processes of Western Europe. C. R. Acad. Sc. Paris. 321 (IIa): 931-937
  2. Hublin J.-J et E.Trinkaus, 1998 - The Mousterian human remains from Zafarraya (Granada, Spain). American Journal of Physical Anthropology suppl 26 : 122-123