Antaŭe li plenumis la postenon de ministro de Enlandaj Aferoj kaj Komunikado en la ministraro de Shinzō Abe ĝis aŭgusto 2007 kaj ekde decembro 2012 ĝis septembro 2020 li estis sekretariestro de la japona ministraro. En aprilo 2019 li taskis pri la diskonigo de la nomo de la nova imperia erao, Rejŭa.