Yngve Larsson
Yngve LARSSON (naskiĝis la 13-an de decembro 1881 en Sundsvall, mortis 96-jara la 16-an de decembro 1977 en Stokholmo) estis sveda urboplanisto de Stokholmo kaj de 1924 ĝis 1946 funkciis kiel civitana konsilisto (svede borgarråd), fakte kiel gvida urba administristo. Inter la jaroj 1900 kaj 1903 li studis en la universitato de Upsalo, post tio li kompletigis siajn studojn en Hajdelbergo kaj Berlino.