Wojciech Korfanty

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wojciech Korfanty
Persona informo
Wojciech Korfanty
Naskiĝo 20-an de aprilo 1873 (1873-04-20)
en Siemianowice Śląskie
Morto 17-an de aŭgusto 1939 (1939-08-17) (66-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Cemetery at Francuska Street in Katowice vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj germanapolafranca vd
Ŝtataneco PollandoGermana Regno vd
Alma mater Teknologia Universitato BerlinoUniversitato de Vroclavo vd
Partio Polish Christian Democratic Party • Front Morges vd
Subskribo Wojciech Korfanty
Familio
Edz(in)o Elżbieta Korfantowa vd
Profesio
Okupo ĵurnalistopolitikisto vd
Aktiva en BerlinoKatowicePoznanoVarsovio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
W. Korfanty dum la komenco de lia politika kariero, 1905
antaŭ la Unua Mondmilito, kiam li estis ano (dum la jaroj 1903-1912 kaj dum 1918) kiel reprezentanto de prusa Silezio en la Germana Parlamento kaj en 1903-1918 estis ano de la Prusia Ĉambro de Deputitoj
kiel parlamentano de la Pola Sejmo en Varsovio

Wojciech KORFANTY, naskiĝis kiel Adalbert Korfanty la 20-an de aprilo 1873 en Siemianowitz, prusa Silezio, mortis la 17-an de aŭgusto 1939 en Varsovio estis ĵurnalisto, membro de la germana imperia parlamento, pola ĉefministro, ligita al kristana demokratio. Li gvidis la kontraŭgermanajn batalojn de la poloj en Supra Silezio.

Korfanty en 1903 elektiĝis al la germana parlamento kiel reprezentanto de Supra Silezio, poste de 1904 ĝis 1918 estis membro de la prusa imperia asembleo. Post la unua mondmilito, li trudis voĉdonadon pri Supra Silezio, kiu okazis en marto 1921. Kvankam plimulto de la silezianoj deklaris volon resti en la [[Germana Regno kaj en Prusio, post kampanjo de Korfanty formiĝis porpollanda plimulto en la industria, plej sudorienta parto de prusa Supra Silezio. Korfanty komencis armilan ribelon (ekde 1919 ĝis majo de 1921, do ĝis post la plebicito), poste altrudis sian opinion pri la limlinio al la aliancanoj.

Li estis membro de Konstituciodona Asembleo (1919–22), poste gvidanto de la nacia bloko (1922–30). Li kontraŭis diktatorajn metodojn de Józef Piłsudski, pro kio li estis juĝita je prizono en 1930, sed baldaŭ liberiĝis kaj iĝis membro de la pola Senato. Li vivis ekde 1935 en Ĉeĥoslovakio, kaj revenis en Pollandon la 29-an de aprilo 1939, oni arestis lin, kaj baldaŭ post la denova liberiĝo li mortis.

Honorigoj[redakti | redakti fonton]

Wojciech Korfanty estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.

En la jaro 1945 oni ŝanĝis la nomon de la urbo Friedland in Oberschlesien en suda Opolio al Korfantów omaĝe al li.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Szmatolch Barbara, Losy [wojenne i powojenne] rodziny Wojciecha Korfantego (Sortoj [militaj kaj postmilitaj] de la familio de Wojciech Korfanty), „Śląsk”, 2009, n-ro 9, p. 10-14.
  • Kozłowska Halżka A., Wspomnienie Halżki Rupp-Kozłowskiej o swoim ojcu Wojciechu Korfantym (Rememoro de Halżka Rupp-Kozłowska pri sia patro Wojciech Korfanty), „Śląsk”, 2009, n-r 9, p. 15.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Wojciech Korfanty kun la ĉefaj polaj aktivuloj de la Plebiscito en Supra Silezio