Saltu al enhavo

Wim Koopmans

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Wim Koopmans
Persona informo
Naskiĝo 28-an de septembro 1918 (1918-09-28)
en Hilversum
Morto 9-an de februaro 2006 (2006-02-09) (87-jaraĝa)
en Oosterbeek
Lingvoj nederlandaEsperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Edz(in)o Jelly Koopmans-Schotanus (1950–) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Benata Koopmans, Feliĉa Koopmans, Donita Koopmans, Espero Koopmans Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Willem Hendrik (Wim) KOOPMANS (naskiĝis en 28-an de septembro 1918 en Hilversum, mortis la 9-an de februaro 2006 en Oosterbeek) estis nederlanda esperantisto kaj instruisto. Li estis dumviva membro de UEA kaj funkciis plurajn jarojn kiel delegito.

La 12-an de aprilo 1950 en Hilversum li edziĝis al Jelly Schotanus. Iliaj kvar infanoj Benata (1951), Donita (1954), Feliĉa (1956) kaj Espero (1957-2010) iĝis denaskaj esperantistoj.