William Thomas Beckford
William Thomas Beckford | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
William Thomas Beckford | ||
Naskiĝo | 1-an de oktobro 1760 en Wiltshire | |
Morto | 2-an de majo 1844 (83-jaraĝa) en Bath | |
Tombo | Lansdown Cemetery vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando de Granda Britio • Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | |
Familio | ||
Patro | William Beckford vd | |
Patrino | Maria Hamilton vd | |
Gefratoj | Elizabeth Hervey vd | |
Edz(in)o | Margaret Gordon (en) (1783–) vd | |
Infanoj | Susan Euphemia Beckford • Margaret Beckford vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto romanisto plantation owner (en) arkitekto politikisto artkolektanto vd | |
Aktiva en | Londono vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Vathek vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
William Thomas BECKFORD (la 1-an de Oktobro 1760 – la 2-an de Majo 1844) estis angla romanisto, artokolektisto kaj patrono de verkoj de dekoracia arto, kritikisto, veturverkisto, posedanto de plantejoj kaj foje politikisto, konsiderata foje kiel la plej riĉa komunulo en Anglio. Filo de William Beckford kaj Maria Hamilton, filino de Hon. George Hamilton, li servis kiel Membro de la Parlamento el Wells en 1784–1790 kaj Hindon en 1790–1795 kaj 1806–1820. Li estas memorata kiel aŭtoro de la gotika romano Vathek (1786), konstruinto de la perdita Abatejo Fonthill en Wiltshire kaj de la Turo Lansdown ("Turo de Beckford") en Bath, kaj super ĉio pro sia arta kolekto.