Wilhelm Bernhard Trommsdorff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La nuna situo de la tradiciriĉega Schwan-apoteko en Erfurt, en Bahnhof-strato nr 2; ĝi estis ĝis 1873 en la posedo de la familio Trommsdorff.

Wilhelm Bernhard TROMMSDORFF (naskiĝinta en la 16-a de julio 1738 en Erfurto, mortinta samloke en la 6-a de majo 1782) estis germana medicinisto, kemiisto kaj botanikisto.[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Trejnado[redakti | redakti fonton]

La filo de la majenca garnizonapotekisto Wilhelm Hieronymus Trommsdorff (1708–1768), kiu posedis ekde 1734 la Schwan-apotekon en Erfurto, baptitis en la 17.6.1738 en la Kirko de la komercistoj.[2] Unue li frekventis en sia naskiĝurbo la lernejon de sia baptokomunumo, ekde 1753 la Konsilantargimnazion. En 1756 li ekstudentis ĉe la Universitato de Erfurto. Poste li kontinuigis la studojn en Göttingen.[3]

Deĵorado[redakti | redakti fonton]

Post la morto de la patro Trommsdorff transprenis la apotekon en 1768. Ĉar li komisiitis iĝi privata kuracisto de la majenca guberniestro Karl Theodor von Dalberg kaj deĵoris krome kiel ĝenerala kuracisto kaj akademiano, li transdonis la estradon de la apoteko al administrantoj el kiuj menciindas (1781/82) la posta universitata profesoro (en Halle) Friedrich Albrecht Carl Gren.

Jam ekde la 17.10.1767 Trommsdorff estis membro de Akademie gemeinnütziger Wissenschaften, ekde 1768 profesoro pri medicino kaj kemio en Erfurto. En la 10.10.1772 li iĝis membro de Akademio Leopoldina en Halle.[4] Inter la studentoj de Trommsdorff en Erfurto nombriĝis i.a. Sigismund Friedrich Hermbstädt.[5]

Trommsdorf estis verkisto de diversaj farmaciaj verkoj.[6]

Lia avo estis profesoro pri teologio, Johann Samuel Trommsdorff; lia filo estis la apotekisto kaj farmaciisto Johann Bartholomäus Trommsdorff. Li mortis 43-jara post longa malsaneco.[7]

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Dissertatio inauguralis medico-chemica De oleis vegetabilium essentialibus eorumqve partibus constitutivis, Verlag Nonnius, 1765
  • Wilhelmus Bernhardus Trommsdorff ... ad audiendas praelectiones medicas officiose invitat hacque occasione De sale mirabili glauberi commentatur, Verlag Nonnius, 1771

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Johann Christian Poggendorff: Biographisch-literarisches Handwörterbuch zur Geschichte der exacten Wissenschaften, Hrsg.: B.W. Feddersen u.a., Band 2 (M-Z), Seite 1136, Verlag Johann Ambrosius Barth, Leipzig 1863 (surrete)
  2. Leopoldina, Hrsg.: Deutsche Akademie der Naturforscher Leopoldina, 1975, Seite 181f. (eltiraĵoj)
  3. Leopoldina, Hrsg.: Deutsche Akademie der Naturforscher Leopoldina, 1975, Seite 193/194 (eltiraĵoj)
  4. Beiträge zur Hochschul- und Wissenschaftsgeschichte Erfurts, Seite 109, Hrsg.: Medizinische Akademie Erfurt, Erfurt 1985, ISBN 3335000951 respektive ISBN 9783335000952.
  5. Ulrich Joost (Hrsg.): Georg Christoph Lichtenberg. Briefwechsel, Band 1, Seite 551, Akademie der Wissenschaften Göttingen, Verlag C.H.Beck, 2004, ISBN 3406309607 bzw. ISBN 9783406309601 (surrete)
  6. Johann Georg Meusel: Lexikon der vom Jahr 1750 bis 1800 verstorbenen teutschen Schriftsteller, Band 14, Seite 154, Verlag Gerhard Fleischer d.J., Leipzig 1815 (surrete)
  7. Mitteldeutsche Lebensbilder, Hrsg.: Historische Kommission für die Provinz Sachsen und für Anhalt, 1928, Seite 271/272 (Auszug)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • H. Ludwig: Archiv der Pharmacie, 1871, p. 109
  • Otto Zekert: Berühmte Apotheker, Seite 103, Deutscher Apotheker-Verlag, 1955
  • S. Nawroth: Wilhelm Bernhard Trommsdorff (1738-1782) und die »Akademie nützlicher Wissenschaften« zu Erfurt, Medizinische Diplomarbeit, Erfurt 1984

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]