Wilfried Haslauer la malpli juna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wilfried Haslauer la malpli juna
Persona informo
Naskiĝo 29-an de novembro 1926 (1926-11-29)
en Salcburgo
Morto 23-an de oktobro 1992 (1992-10-23) (65-jaraĝa)
en Salcburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Familio
Infano Wilfried Haslauer la pli juna
Okupo
Okupo politikisto
vdr
Haslauer dekstre akompanante la federacian prezidanton Rudolf Kirchschläger

Wilfried HASLAUER la pli maljuna (naskiĝinta la 29-an de novembro 1926 en Salcburgo, mortinta samloke la 23-an de oktobro 1992) estis aŭstra politikisto de ÖVP. Inter 1977 kaj 1989 li estis ŝatata ministroprezidanto de Salcburgio. Posteulis lin Hans Katschthaler.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Inter 1967 kaj 1969 Haslauer estis vica urbestro de Salcburgo kaj inter 1973 kaj 1977 vica ministroprezidanto en la kvara kabineto de Hans Lechner. Ekde 1977 Haslauer gvidis sume tri kabinetojn. Li engaĝiĝis tre pri federalismo ankaŭ eksteren de Salcburgio kaj apogis re-memkonfidon kulturan de Salcburgio fortigante la identecon de la lando. Lia filo Wilfried Haslauer la pli juna ankaŭ iĝis ministroprezidanto.

En la 28.6.1985 la supera konstitucia kortumo de Aŭstrio kondamnis lin pro ke li escepte rajtigis la komercistojn de Salcburgio malfermi siajn vendejojn en la 8-a de decembro 1984, festotago de la senmakula koncipiĝo, kontraŭ eksplicitan direktivon de la socialdemokratia laborministro Alfred Dallinger.[1] Tiu ĉi-jare la oka de decembro estis sabato kaj oni timis tro grandan aĉetadturismon de salcburgianoj en najbara Bavarujo.

Haslauer membris ĉe la katolikaj studentaj korporacioj K.Ö.H.V. Alpinia Innsbruck (de 1946), KÖHV Rupertina Salzburg, KÖStV Austria Wien, AV Austria Innsbruck, KÖHV Rheno-Juvavia Salzburg, KHV Babenberg Wien, KÖStV Kristall Leoben, KÖStV Kürnberg Wien kaj KSHV Lodronia Salzburg ene de ÖCV. Krome li estis ano ĉe K.ö.St.V. Almgau Salzburg ene de MKV.[2]

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 1981: Großes Silbernes Ehrenzeichen am Bande für Verdienste um die Republik Österreich[3]
  • 1984: Großkreuz des Ordens des Infanten Dom Henrique (Portugalujo)
  • 1987: Großes Goldenes Ehrenzeichen am Bande für Verdienste um die Republik Österreich[4]
  • Militär-Verdienstzeichen
  • Bayerischer Verdienstorden (Germanujo)
  • Großes Bundesverdienstkreuz mit Stern und Schulterband

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ernst Bruckmüller (eld.): Personenlexikon Österreich. Verlagsgemeinschaft Österreich-Lexikon, Wien 2001, ISBN 3-95004-387-X, S. 185
  • Wilfried Haslauer: Paßt auf mein Salzburg auf! Bekenntnisse des großen Salzburgers. (Ausgewählte Vorträge, Reden, Aufsätze). Verlag der Franz-Triendl-Stiftung, Salzburg 1993.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]