Werner von Fichte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Werner von Fichte
Persona informo
Naskiĝo 4-an de majo 1896 (1896-05-04)
en Kaselo
Morto 20-an de junio 1955 (1955-06-20) (59-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo policisto
vdr

Werner VON FICHTE (naskiĝinta en la 4-a de majo 1896 en Kassel, mortinta en la 20-a de junio 1955 en München) estis regiona gvidanto de Sturmabteilung, polica prezidento kaj verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La pranepo de Johann Gottlieb Fichte pasigis la jarojn 1907-1914 ene de kadeta korpuso en Karlsruhe, Bensberg kaj Groß-Lichterfelde.

De 1914-18 li militis. En 1915 oni eknomis lin prusan leutenanto. En 1919 li partoprenis batalojn de liberaj korpusoj en Baltio. Ankoraŭ en 1919 aŭ 1920 li aniĝis al la mararmea brigado Ehrhardt. La malfruajn 1920-ajn jarojn li estis unu el la gvidistoj de la Wiking-ligo: li estis de 1923-26 ties ĉefo en okcidenta Germanlando.

En 1928 li membriĝis al NSDAP. Ene de SA li fariĝis en 1929 adjutanto de Kurt von Ulrich, membro de la SA-komandejo uesta. De 1930-32 li estis SA-grupgvidanto.

Fino de la kariero[redakti | redakti fonton]

De 1933-34 li deĵoris kiel policprezidento en Erfurto. Dum la okazoj de la Röhm-puĉo li estis malliberigita kaj restis en julio kaj aŭgusto de 1934 en la koncentrejo de Lichtenburg proksime al Prettin. En julio de 1934 li forpelitis el SA laŭ ordono de Hitlero mem kaj devis demisii kiel prezidento de la erfurta polickomandejo. Poste li vivis intertempe ankaŭ en Koblenz kaj verkadis.[1]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Morgentor der Freiheit. Eine Dichtung aus deutschen Schicksalstagen, 1934.
  • Die Sage des Petersklosters zu Erfurt, 1934.
  • Morgentor der Freiheit : Eine Dichtung aus deutschen Schicksalstagen, Mitteldeutsche Verlags-Aktien-Gesellschaft , Erfurt 1934
  • Spukflieger, 1940. (En 1942 represita sub la titolo Der Spukflieger)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Kirsten Holm: Weimar im Bann des Führers, 2001, p. 164
  • Baldur von Schirach: Die Pioniere des Dritten Reiches, 1933.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Subnotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Max Domarus [Hrsg.]: Adolf Hitler. Reden und Proklamationen, 1932-1945, 1967, p. 409.