Waal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri rivero en Nederlando. Por informoj pri komunumo en Germanio, vidu la artikolon Waal (Algovio).
Waal
elfluanto
Bazaj informoj
Longeco 82 km
Averaĝa trafluo 1 500 m³/s
Fluo
Enfluejo Boven Merwede
Geografio
Alfluantoj en Germanio (Rejno)
Rivero en Nederlando
vdr

La rivero Valako (nederlande Waal) estas branĉo de la grandega rivero Rejno. Tuj post kie la Rejno enfluas Nederlandon, ĝi disiĝas je du riveroj. La norda parto nomiĝas sinsekve Pannerdens Kanaal, Nederrijn kaj Lek kaj la suda branĉo nomiĝas Valako kaj poste Boven Merwede. Vidu artikolon Kanalo Amsterdamo–Rejno.

La rivero Valako sekve estas la suda branĉo de la Rejno inter Panningen kaj Gorinchem. De la du branĉoj la Valako estas la plej akvoplena kaj la plej grava por la ŝiptransporto. Ĵus antaŭ Gorinchem la Valako kunfluas kun la Moza branĉo Afgedamde Maas, kaj de tie nomiĝas Boven Merwede. La Valako estas parto de la plej densa ŝiptransportlinio en Eŭropo de Roterdamo al la Ruhr-regiono.

Urboj[redakti | redakti fonton]

Urboj kiu situas laŭ la bordo de la Valako estas:

Pontoj[redakti | redakti fonton]

Aŭtopontoj trans la rivero troviĝas ĉe:

Fervojpontoj troviĝas ĉe:

  • Nimego
  • Zaltbommel

Ekde 2004 troviĝas ĉe la fervojponto de Nimego nova ponto por bicikloj ("Snelbinder").