Saltu al enhavo

Viola Berki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viola Berki
Memortabulo pri Viola Berki
Memortabulo pri Viola Berki
Persona informo
Naskonomo Berki Viola
Naskiĝo 5-an de majo 1932 (1932-05-05)
en Kiskunhalas
Morto 26-an de marto 2001 (2001-03-26) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Okupo
Okupo pentristo
grafikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Viola Berki, laŭ hungarlingve kutima nomordo Berki Viola estis hungara pentristo, grafikisto, ilustristo.

Viola Berki [1] naskiĝis la 5-an de majo 1932 en Kiskunhalas, ŝi mortis la 26-an de marto 2001 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Viola Berki akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1958. Ŝia plej grava instruisto estis Géza Fónyi. Inter 1959-1961 ŝi pentradis en fabriko, poste 2 jarojn en ateliero de Dezső Korniss en Szentendre. En la 1960-aj jaroj ŝi plurfoje studvojaĝis en Sovetunio. Ekde 1969 ŝi estis grafikisto kaj ilustristo, sed ŝi faris ankaŭ mozaikojn kaj ceramikaĵojn, baldaŭ ankaŭ akvafortojn, serigrafiojn. Ŝi ricevis plurajn premiojn inter 1975-2000.

El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

El grupaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj pentraĵoj kaj similaj artaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Rezervátum, (1962, pentraĵo)
  • Régi magyar vadászat, 1971
  • Mozaik (1971, mozaiko)
  • Kerámiafal (1974, Sopron, ceramikaĵo)
  • Hobbikertészek, 1977
  • A varázslók völgye, 1979
  • Kerámiafal (1983, Debrecen, ceramikaĵo)
  • Mátyás király állatai körében, (1989)
  • Odaát, 1993
  • diversaj libroilustraĵoj

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto
  • konstanta ekspozicio en Kiskunhalas

Fontoj[redakti | redakti fonton]