Vintra Palaco (ruseЗимний дворец) en Sankt-Peterburgo estas unu el la plej vaste konataj arkitekturaj vidindaĵoj de la urbo. Nun ĝi estas unu el sep konstruaĵoj de la Ŝtata Ermitejo, la plej vizitata muzeo en Sankt-Peterburgo.
Ekde la finkonstruo ĝis 1917 la palaco estis rezidejo de rusiaj imperiestroj. De julio ĝis novembro 1917 ĝi estis sidejo de la Portempa Registaro. En 1918 la konstruaĵo parte (kaj ekde 1922 plene) estis transdonita al la muzearo Ŝtata Ermitejo.