Villalengua

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villalengua
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50216
Demografio
Loĝantaro 289  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 26′ N, 1° 50′ U (mapo)41.435277777778-1.8402777777778 [+]
Alto 770 m [+]
Areo 40,163262 km² ( 401 6.3 262 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villalengua (Provinco Zaragozo)
Villalengua (Provinco Zaragozo)
DEC
Situo de Villalengua
Villalengua (Hispanio)
Villalengua (Hispanio)
DEC
Situo de Villalengua

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villalengua [+]
vdr

Villalengua [biljaLENgŭa] estas municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Villalengua estis iam Villaluenga, kiu estus etimologie komprenebla kiel Granda Vilaĝo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Villalengua estas municipa teritorio en la centro de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas inter Torrijo de la Cañada norde kaj Moros sude. Ĝi estas borde de la rivero Manubles, alfluanto de la rivero Jalón. Ĝi estas alirebla laŭ la ŝoseo A-1502.

La loĝloko Villalengua mem estas je 106 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 770 msm en la Iberia Sistemo, ĉe la valo de la rivero Manubles. Oriente estas Cervera de la Cañada.

Historio[redakti | redakti fonton]

Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1122 post la konkero de Calatayud.

Dum la Mezepoko ĝi estis filio kaj senjorlando de la Ordeno de Sankta Johano de Jerusalemo.​

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Villalengua kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 291 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Aliaj altiraĵoj estas la gotika preĝejo kun baroka kupolo, kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]