Saltu al enhavo

Vikipedio:Artikolo de la semajno/2018/22

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Landaj asocioj: ligitaj al UEA (verde), nur al TEJO (blue), nek ligita al UEA nek al TEJO (helblue).

Landa Asocio en la Esperanto-movado estas organizaĵo kiu kunigas la esperantistojn en unu lando.

Ekde 1934, Landa Asocio povas aliĝi al UEA, aligante siajn membrojn kiel aligitajn membrojn de UEA. UEA havis ĉirkaŭ sesdek aliĝintajn landajn asociojn. Apud tiuj ĉi aliĝintaj Landaj Asocioj ekzistas aliaj - nealiĝintaj - Landaj Asocioj ekster UEA. Ili kutime ne havas sufiĉe da membroj por aliĝi.

Principe UEA volas akcepti nur unu Landan Asocion el unu lando, sed en la estinteco oni plurfoje faris esceptojn. Tio povis havi aŭ etnajn kaŭzojn, aŭ okazis pro alia malunueco de la organizita movado en unu lando (ekz. estas la brazila movado), kiu, dum multaj jaroj havis tri landajn asociojn pro administrativaj kvereloj).

En 2013 UEA havas 71 aliĝintajn landajn asociojn.

Landa Asocio devas esti, laŭ la Statuto de UEA, "laŭorde organizita". Kutime Landa Asocio, ĉu aliĝinta aŭ ne, estas organizita kiel nekomerca unuiĝo de homoj aŭ de suborganizaĵoj. Ekzemple, Esperanto Nederland estas societo de individuoj, dum Belga Esperanto-Federacio konsistas el regionaj asocioj (flandra, brusela, franclingva). Iam ekzistis en UEA Kultura Kooperativo de Esperantistoj el Brazilo, kaj tiu Landa Asocio do ne estis nekomerca membro-organizo sed komerca. Pli problema povas esti asocio kun nesufiĉa memstareco, ekz. la Esperanto-Asocio de GDR estis nur parto de la ŝtat-proksima amasorganizaĵo Kulturligo de GDR.

plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Polusa koordinata sistemo - Lomnický štít - Eŭropa Unio