Velilla de Ebro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Velilla de Ebro
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50760
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 202  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 22′ N, 0° 26′ U (mapo)41.3736031-0.4372295 [+]
Alto 152 m [+]
Areo 59,789971 km² ( 597 8.9 971 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Velilla de Ebro (Provinco Zaragozo)
Velilla de Ebro (Provinco Zaragozo)
DEC
Situo de Velilla de Ebro
Velilla de Ebro (Hispanio)
Velilla de Ebro (Hispanio)
DEC
Situo de Velilla de Ebro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Velilla de Ebro [+]
vdr

Velilla de Ebro [beLIlja DEbro] estas municipo de Hispanio, en la centra parto de la komarko Ribera Baja del Ebro kies ĉefurbo estas Quinto. Ĝi estas en la oriento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Velilla de Ebro estas municipa teritorio en la centra parto de la komarko Ribera Baja del Ebro, kie ĝi okupas teritorion sude de tiu de Gelsa kaj nordokcidente de Sástago. La areo estas tute ĉe la valo de la rivero Ebro sur la maldekstra bordo.

La loĝloko Velilla de Ebro mem estas je 52 km sudoriente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je la maldekstra bordo de la rivero Ebro. Ĝi estas sur 152 msm. La loĝloko mem estas konektita per loka vojo kun La Zaida sude kaj kun apuda Gelsa norde.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko Velilla de Ebro devenas de la romia kolonio Lepida Celsa, unua romia kolonio fondita ĉe la valo de la rivero Ebro, origine setlejo de iberoj nome Kelse. Probable ĝi etendiĝis ankaŭ ĝis la nuntempa Gelsa, kiel ŝajne atestas tie trovoj de tomboj; en Celsa oni stampis monerojn. En tempo de Aŭgusto Cezaro ekdekadencis la kolonio profite al Caesaraugusta, nuntempa Zaragozo.

Estis iam setlejo de araboj, kiuj lasis irigacian reton kaj urban modelon. Post la konkero en la 12-a jarcento fare de kristanoj granda parto de loĝantaro estis mudeĥaroj kaj poste moriskoj, kiuj estis forpelitaj el 1610, kio rezultos en ekonomia kaj demografia krizo. La teritorio de Velilla de Ebro estis konkerita el islamanoj fare de Petro la 1-a post la konkero de Barbastro.

Velilla de Ebro demografie kreskiĝis fakte jam ekde la dua duono de la 19-a jarcento. Laŭlonge de la 20-a jarcento kelkaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron, kaj ankaŭ en Velilla de Ebro oni malaltiĝis ĝis nunaj 200 (2022) pro malproksimeco al la ĉefurbo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo, brutobredado, kaj sekva nutrindustrio, krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

El vidindaĵoj menciindas la preĝejo, la ermitejo kaj restaĵoj de la kastelo, kaj naturaj lokoj ĉe la rivero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]