Unua Imperio de Haitio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unua Imperio de Haitio
Plena origina nomo:
Empire d'Haïti (france)
Anpi an Ayiti (Haitia-kreole)
 Saint-Domingue 18041806 Ŝtato de Haitio 
Respubliko Haitio 

historia lando
Geografio
Ĉefurbo:
Portoprinco
Loĝantaro
Franca
Haitia kreola
Romia Katolikismo
Ŝtat-strukturo
elektmonarkio Unue elektebla absoluta monarkio
Antaŭaj ŝtatoj:
Saint-Domingue Saint-Domingue
Postsekvaj ŝtatoj:
Ŝtato de Haitio Ŝtato de Haitio
Respubliko Haitio Respubliko Haitio
Elstaraj historiaj eventoj
1-a de januaro 1804 Sendependeco
22-a de septembro 1804 Proklamo de Jean-Jacques Dessalines kiel Imperiestro Jacques la 1-a
17-a de oktobro 1806 Murdo de imperiestro Jacques la 1-a
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La Unua Imperio de Haitio,[1] oficiale konata kiel la Empiro de Haitio[2][3] (france Empire d'Haïti;[4] haitia kreole Anpi an Ayiti),[5] estis elekta monarkio, kiel unika, en Karibio. Haitio estis kontrolita de Francio antaŭ deklarado de sendependeco la 1an de januaro 1804. La Ĝenerala Guberniestro de Haitio, nome Jean-Jacques Dessalines, kreis la imperion la 22an de septembro 1804. Proklamita imperiestro fare de la Generaloj de la Haitia Revolucia Armeo, li okazigis sian kronadon, per ceremonio la 6an de oktobro kaj prenis la nomon Jacques la 1-a. La konstitucio de 20a de majo 1805, fiksis la manieron kiel la imperio estis regota, kun la lando dividita en ses armeajn sekciojn. La konstitucio ankaŭ fiksis la tronosukcedon, laŭ kio la krono estas elektebla kaj la reganta imperiestro havas la potencon nomumi sian posteulon. La konstitucio ankaŭ malpermesis al blankaj homoj, kun la escepto de ŝtatigitaj germanoj kaj poloj, posedi posedaĵon ene de la imperio.[6]

Jacques la 1-a estis murdita la 17an de oktobro 1806.[7] Du membroj de lia administracio, nome Alexandre Pétion kaj Henri Christophe, tiam prenis potencon, kiu kaŭzis disigon en la lando - kie Pétion gvidis la sudan Respublikon Haitio kaj Christophe gvidis la nordan Ŝtaton Haitio (poste Haitia reĝlando).[8] Proksimume 43 jarojn poste, la 26an de aŭgusto 1849, prezidanto Faustin Soulouque reestablis Imperion en Haitio kiu daŭris ĝis 15a de januaro 1859.[9]

Referencoj[redakti | redakti fonton]