Tivadar Bakody
Tivadar Bakody | |
---|---|
Tivadar Bakody | |
Persona informo | |
Naskonomo | Bakody Tivadar József |
Naskiĝo | 4-an de majo 1825 en Győr |
Morto | 29-an de marto 1911 (85-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Alma mater | Universitato de Lepsiko • Universitato de Vieno • Lviva Politekniko • Universitato Eötvös Loránd |
Familio | |
Patro | József Bakody (kuracisto) |
Infano | Árpád Bakody |
Okupo | |
Okupo | kuracisto pedagogo lerneja majstro |
Tivadar Bakody [bakodi], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Bakody Tivadar József estis hungara kuracisto, altlerneja instruisto, homeopato, framasono. Lia familia nomvarianto estis Bakodi, lia patro estis József Bakody (kuracisto).
Tivadar Bakody[1] naskiĝis la 4-an de majo 1825 en Győr, li mortis la 29-an de marto 1911 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Tivadar Bakody studis juron kaj filozofion en Universitato de Lepsiko (1845–1848), poste li estis kapitano dum la hungara revolucio de 1848, fine li akiris medicinan diplomon en Universitato de Vieno en 1854. Li studvojaĝis en Eŭropo inter 1854–1856, poste li translokiĝis al Lemberg. En la studjaro 1860 li instruis en Universitato de Lemberg kaj establis proprakosta medicinan-gimnastikan halon. En 1861 li revenis al Pest (urbo), kie li estis privata kuracisto kaj apoganto de gimnastiko. Inter 1873 kaj 1905 li instruis en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Li estis ankaŭ ĉefkuracisto de infanhospitalo, ekde 1874 en Malsanulejo Rókus. Li strebis multe pri la gimnastiko. Li estis ankaŭ framasono eĉ ĉefmajstro. Lia edzino naskis 2 gefilojn.
Liaj kontribuoj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Traumbilder (98 poemoj germane, 1846)
- Vanda (opero kun muziko de Ferenc Doppler, 1850)
- Lilien und Rosen (poemoj, 1854)
- A tüdőhólyagcsák hámja feletti vita (1865)
- A hurutos tüdőlob kór-szövettanilag tekintve (1874)
- A hasonszenvi iskola természettudományi módszere (1877)
- A Karyomitosis és a biologikus orvosszeri gyógytan alapelve (1884, ankaŭ germane)
- Bevezetés az orvosszertanba (1896)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la 2-a punkto)
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre) Arkivigite je 2021-06-22 per la retarkivo Wayback Machine