Timur kaj lia taĉmento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Тимур и его команда
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Arkadij Gajdar
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 1940
Eldonejo Detskaya Literatura
Ĝenro novelo
vdr
Kovrilpaĝo de A. Gajdar: Timur kaj lia taĉmento, trad: E. S. Pervertajlo; HEA, 1982

"Timur kaj lia taĉmento" (ruse Тимур и его команда) estas romano de la soveta kaj rusa aŭtoro Arkadij Petroviĉ Gajdar.

Tiu ĉi mallonga romano estas la plej fama el la verkoj de Gajdar. En ĝi li priskribas junularan grupon, kiu en rusa vilaĝo helpas al la postrestintaj virinoj kaj familioj ĉe la solvado de ĉiutagaj problemoj.

"Timur kaj lia taĉmento" fariĝis lerneja legaĵo en Sovetunio kaj en aliaj t.n. realsocialismaj landoj, kie laŭ la donita ekzemplo grandnombre fondiĝis "Timuraj taĉmentoj".

"Gajdar...(kapablas)...senpere enrigardi en la delikatan infanan animon kaj atente tuŝi ĝiajn plej sentemajn kordojn. Gajdar bone scias, ke la plej grava en la vivo de la infanoj estas la ludo - la senfina kaj alloga infana ludo, kaj pere de sia romano...proponas al la infanoj interesan kaj noblan ludon.
La kuraĝa knabo formas taĉmenton el infanoj kaj la celo de tiu-ĉi taĉmento estas helpi al la olduloj kaj malsanuloj. La taĉmento de Timur aperas tie, kie iu bezonas helpon. la laboremaj taĉmentanoj kaŝe helpas al la homoj kaj tiamaniere la taĉmento ĉiam restas en sekreto.
En sia romano Gajdar ne predikas, ne mentoras. Li nur majstre kaj alloge priskribas la neordinarajn aventurojn de siaj herooj kaj tiel li nerimarkeble inspiras al la junuloj homamon kaj noblajn agojn." (el recenzo de Georgi Mihalkov en Hungara Vivo 1982-5)

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Esperantlingvan tradukon, faritan de E. S. PERVERTAJLO kaj R. GRINŜPAN (kantoj), eldonis Hungara Esperanto-Asocio en Budapeŝto 1982 (ISBN 963-571-079-8).

Recenzo[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Foje okazas, ke iu romano influas en la animon de normala homo pli efike ol fakaj volumoj, ĉar nia ĉiutaga vivo malhelpas nin konsideri serioze kaj sisteme iujn gravajn aferojn kaj serĉi taŭgajn solvojn al la koncernaj problemoj. Bedaúrindas, sed okazas. Tamen, pli domaĝe ŝajnas, ke multaj personoj tion koninte ne profitas la situacion por plenumi siajn celojn.

La verkistoj konsistigas aron da personoj tre gardataj de ciu registaro, ĉar ilia nerekta influo tre efikas. Nek pedagogoj, nek politikistoj, nek religioj, nek, ĝenerale, edukistoj influas en la homamasojn pli ol romanistoj, ĉar sintenoj favoraj al la paco aŭ la milito, la respekto aŭ la perforto, la defendo de tradiciaj aŭ progresaj valoroj, k.s. estiĝas pli baldaŭ kiam oni parolas per amuzaj rimedoj. „ Nu, A. Gajdar, vole-nevole, per TIMUR KAJ LA TACMENTO atentigas ĝiajn legantojn pri la neceso aŭskulti niajn proksimulojn, ĉar foje la plej trafa kriterio apertenas al kunparolanto kaj la miskompreno malebligas la plenumon eĉ de la propra celoj. Tio evidentas en ĉi tiu verko kie la aŭtoro rakontas la travivajojn de Timur (kaj lia bando) prizorganta la feliĉon de la ceteruloj kaj kie la protagoniston ne interesas tiom la pravigo de la helpintoj kiom la trankvileco de lia propra konscienco. La sindoneco, nepra por feliĉigi la proksimulojn kaj normala en junuloj kaj infanoj, postulas la aperigon de tiaj verkoj;.Ili taŭgas por konigi al plenaĉuloj, ke neniu pravas per si mem kaj ke ciu homo devas aŭskulti la ceterajn sendistinge.

Kompreneble, la verko de A. Gajdar, ĝuas aliajn kvalitojn, ekzemple, gramatikajn kaj stilajn kaj ili okazigas ĝian tralegon ankaŭ. Tamen, konsentinte ilin mi rimarkas la edukan aspekton de ĉi-tiu romano. 
— Andrés Martin. Boletín n269-270 (maj 1985)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.