Thieme et Cie

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Thieme et Cie estis presejo-eldonejo en Nederlando, kiu eldonis preskaŭ ĉiujn verkojn de H. J. Bulthuis, la tradukon de Odiseo (Manders) kaj vortarojn, gramatikojn kaj laste nederlandlingve la verkon de E. Aisberg: Fine mi komprenas la radion. La de ĝi eldonitaj libroj estas ĉiuj ampleksaj, belaj kaj tial ĝi atingis famon, malgraŭ ke la tuta eldonita verkaro, en Esperanto, ne atingis dekon. La vendovaloro de tiuj libroj en la 1930-aj jaroj estis ĉ. 60 svisaj frankoj.