Terorisma atako kontraŭ la teatro ĉe Dubrovka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
specialiĝintaj kontraŭterorismaj soldatoj trudeniras la teatron

La Terorisma atako kontraŭ la teatro ĉe Dubrovka estis la kapto de la homplena teatro Дом культуры «Московский подшипник» (kultura domo "naskiĝo de Moskvo") en la kvartalo Dubrovka de Moskvo, proksimume 4 kilometrojn sude de la Kremlo, la 23-an de oktobro 2002 per 40 ĝis 50 armitaj ĉeĉenoj kiu deklaris lojalecon al la islamisma separatisma movado en Ĉeĉenio. Ili prenis 850 ostaĝojn kaj postulis la retiron de rusaj fortoj de Ĉeĉenio kaj finon de la Dua Ĉeĉenia milito. La sieĝo estis oficiale gvidita fare de Movsar Barajev cirile Мовсар Бараев).

Historio[redakti | redakti fonton]

Nokte de la 23-a/24-a de oktobro, post traktado, teroristoj permesis foriri de la teatro al ĉiuj islamanoj, kartveloj, parto de infanoj, kelkaj fremdlandanoj, ankaŭ al viro malsana je koro kaj virinon en progresinta gravedeco. De la konstruaĵo ankaŭ fuĝis tra fenestro en vestejo 15 personoj de la teatra skipo. Tamen samnokte oni pafmortigis en la spektejo kelke da personoj suspektitaj pri aparteno al rusaj specialaj servoj.

Pro la situo kaj konstruo de la teatro, specialaj fortoj devintus batali tra 30 metrojn longa koridoro kaj ataki supren bone defenditan ŝtuparo, antaŭ ol ili povis atingi la salonon en kiu la ostaĝoj estis tenitaj. La teroristoj ankaŭ havis multnombrajn eksplodaĵojn, kun la plej potencaj en la centro de la aŭditorio, kiuj, se ili detonacius, povus faligi la plafono kaj kaŭzi la morton de plej multaj el la viktimojn. Post du-kaj-duono tago sieĝo kaj la ekzekuto de du inaj ostaĝoj, specialiĝintaj kontraŭterorismaj soldatoj de la unuoj Vimpel kaj Alfa de la Federacia Sekureca Servo de la Rusia Federacio (FSB), apogitaj de unuo de la Rusia Ministerio de Internaj Aferoj (MVD), pumpis nekonatan kemiaĵon en la ventumilan sistemon de la konstruaĵo kaj trudeniris ĝin.

Ĉiuj atakantoj estis mortigitaj, supozeble dum ili estis senkonsciaj, kun neniuj mortintoj inter la specialiĝintaj kontraŭterorismaj soldatoj, ĉirkaŭ 130 ostaĝoj mortis, inkluzive de naŭ eksterlandanoj, pro adversaj reagoj al la gaso. Kuracistoj en Moskvo kondamnis la rifuzon malkaŝi la identecon de la gaso kiu malhelpis ilin savi pli da vivoj. Kelkaj raportoj diris ke la kuracila substanco Naloksono estis sukcese uzata por konservi iujn ostaĝojn. Familioj de la viktimoj postulis respondecigi homojn, kiuj gvidis la kontraŭterorisman operacon, sed la enketon oni suspendis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]