Tenesmo
En medicino, tenesmo estas la sento de urinemo aŭ fekemo sen kapablo urini aŭ feki.
Priskribo[redakti | redakti fonton]
Ekzistas du specoj de tenesmo:
- Rektuma tenesmo estas fekemo sen kapablo feki, kelkfoje eĉ sen feko en la rektumo.
- Vezika tenesmo estas urinemo sen kapablo urini, kelkfoje eĉ sen urino en la urina veziko.
Rektuma tenesmo[redakti | redakti fonton]
Rektuma tenesmo estas simptomo de multaj malsanoj de la intesto, interalie:
- Celiakio
- Hemoroido
- Kojlorektuma kancero
- Rektuma gonoreo
- Ulcera kojlito
- Veneniĝo per arseno
Vezika tenesmo[redakti | redakti fonton]
Vezika tenesmo estas simptomo de multaj malsanoj de la urina sistemo, interalie:
- Infekto de la urina kanalo
- Prostata kancero
Etimologio[redakti | redakti fonton]
La termino devenas de la samsignifa helena τεινεσμός teinesmós “tenesmo”, jam uzita de Hipokrato, kiu kombinas la morfemojn τείνω teínō “streĉi, strebi” kaj -εσμός -esmós “substantiviga sufikso”.