Tartarino de Taraskono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tartarin de Tarascon
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Alphonse Daudet
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1872
vdr

Tartarino de Taraskono (en franca: Tartarin de Tarascon) estas romano de Alphonse Daudet. Temas pri humura rolulo de franca ĉasisto kiu iras al Nordafriko por ĉasi leonojn. Oni faris kelkajn filmojn pri tiu historio nome en 1908, 1934 kaj 1962.

Kovrilpaĝo de Esperanta eldono de Tartarin de Taraskono; 1955

Ŝablono de Tartarino de Taraskono estis Charles-Louis Bombonnel (1816-1890), kiu estis ĉasisto en norda Afriko.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Jen unu el la famaj libroj franca aperis nun en Esperanta traduko. La esperantistoj tutmondaj povas ĝoji pri tio, ĉar la enhavo estas tre interesa kaj donas bildon pri la karaktero de la sudfranca popolo, kiu estas gaja, optimisma kaj iom fanfarona. Ridige estas legi la preparojn, kiujn la heroo faras por iri al leonĉasado en Afriko, kie li erare mortigas azeneton. Alphonse Daudet (1840-1897) akiris per ĉi tiu libro, kiu aperis en 1872 grandan famon kaj ni memoras

ke ofte ĝi en antaŭaj jaroj trovigis sur la literaturlisto franca por gelernantoj

de niaj mezgradaj lernejoj. La stilo de la esperanta traduko estas bona kaj glata. Multaj notoj malantaŭe en la libro klarigas sufiĉe multajn neofte uzatajn vortojn kaj esprimojn, kiuj ne estas troveblaj en Plena Vortaro, sed laŭ nia opinio la tradukistoj iom tro libere aliformis francajn vortojn en esperantajn. La verko estas ilustrita per dek tutpagaj ilustraĵoj, kiuj ne estas tre belaj. Cetere ni povas tre rekomendi la libron. 
— Belga Esperantisto - Numero 340, Marto, 1956
Citaĵo
 Tiu libro estas ĉefverko de la Franca literaturo. Ĝi nepre devis ekzisti ankaŭ en Esperanto. Ĝi rakontas pri la kuraĝon mankanta sed glorplena kaj gloravida Franca malgrandurba burĝo kiu deziregas kaj projektas fari heroaĵojn kaj diskonigas tion. . . sed plej eble longlempe prokrastas ! Cio kun boncga humoro. Oni legas kun streĉita atento kaj daŭre oni ridas. Tiu libro estas trezoro 
— Belga esperantisto n360 (jan-feb 1959)
Citaĵo
 La fama romano de Alfonso Daudet riĉigas nun la « Heroldo » - eldonlisto per esperanta traduko de la ĵus forpasinta franca lingvisto Jean Delor kaj Paul le Brun. La famkonata Tartarin, bonanima, fanfarona, naiva kaj revema, karikaturigis

siatempe la provencalan tipon, kaj eĉ la francan. Laŭ la diraĵo « En Francio ĉiuj estas iomete el Taraskono » . Multe pluvis de tiam, kaj la karakteroj ĉanĝigis, fare de la tempo, la okazintaĵoj kaj la vivmaniero. Tamen, ĉiam restas iom de la pasinto, kaj en Provenco, la richa, sunoplena, vivega kaj vigla sudfranca regiono, ĉiam restos multe de la Tartarina etoso, kies seriozan kaj romantikan flankon kantis la poeto Mistral, kaj kies festajn kaj komikajn aspektojn majstre priskribis Daudet. Ni dubas ĉu la giganta poeto kontribuis pli ol la verva novelisto al la disvastigo de la provenca etoso tra lamondo. Tralegante la korektan kaj senmakulan esperantan tradukon de Tartarin, ni ĝuis denove la samajn plezurojn kiujn ni ĝuis legante dum nia junaĝo la francan originalon. La tradukinton, ĉe longa postlibra listo, prezentas la klarigon de nekutimaj kaj neoficialaj vortoj, per kia rimedo ili evitas neologismojn kaj konfuzigojn, gajnante tiel la dankemon de la lengantaro kaj... de la lingvo. La traduko estas bona, kaj la originala estilo ne perdas aromon. Eble, pro tiu lasta celo la tradukintoj troigis la obeon al la originala konstruo, en kelkaj frazoj. Ekzemple paĝ. 59 , lin. 10: « Unuj ili eltiris lin de la aliajnj» ( Kelkaj forprenis lin de la aliaj); pág. 66, lin. 21: «Kiomajn » (Dumu); pág. 74, lin. 2: «por la unua fojo » ( unua foje); paĝ. 132, lin . 6: « bela muezino » . Estus pli konvene traduki la fonetikon, muezeno, anstataŭ laŭ grafikon, por eviti la « inan» miskompreno. Pro la sama kialo, estus preferinde kraduki Tartaren anstataŭ « Tartarin » , celante la plejan similigon al la original francaprononcado. Tamen, kiel supredirite, la traduko estas tre bona, kaj sen neologismaj balastoj.

La prezentado estas luksa. Bela bindaĵo, bonkvalita papero, zorgoplena presado. Vera juvelo por niaj bretoj. Altvalora akiraĵo por la esperanta literaturo. 
— D-ro Rafael Herrero. Boletín n089 (maj 1956)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]