Taglibro de Anne Frank

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Het Achterhuis
postmorta verko • literatura verko • skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Anne Frank
Lingvoj
Lingvo nederlanda lingvo
Eldonado
Eldondato 25-a de junio 1947
Loko Reĝlando de Nederlando
Ĝenro taglibroaŭtobiografio • taglibra literaturo
Loko de rakonto Hejmo de Anne Frank
Honorigoj La 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde
vdr
Taglibro de Anne Frank
Taglibro de Anne Frank
Taglibro de Anne Frank
Aŭtoro Anne Frank
Eldonjaro 1959
Urbo Scheveningen
Eldoninto Heroldo de Esperanto
Paĝoj 219
vdr

Taglibro de Anne Frank estas libro efektive bazita sur la taglibro de Anne Frank (1929-1945). En 1947 ĝi unue aperis nederlandlingve kiel Het Achterhuis (La Postdomo) nomita laŭ la kromnomo de kaŝejo je la Prinsengracht en Amsterdamo. Tiu titolo iĝis la subtitolo ĉe la du esperantaj versioj. Unue G.J. Degenkamp esperantigis la verkon, eldonitan 219-paĝe de "Heroldo de Esperanto" en Scheveningen en la jaro 1959. Libroteko el Tokio reeldonis la taglibron en 1997, tiufoje esperantigita fare de Nora Bartels. La verkaĵo enpreniĝis en la liston de la 100 (plej signifaj) libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde.

Enhavo kaj okazaĵoj[redakti | redakti fonton]

La verko estas la vivrakonto de juna knabino dum la Dua Mondmilito. Post kiam la familio Frank, kune kun la familio Van Daan (vera nomo Van Pels) kaj la juna dentisto s-ro Dussel (vera nomo Fritz Pfeffer) estis arestitaj fare de la "Grüne Polizei" (verda polico) kaj deportitaj al la koncentrejo Westerbork inter la personaj posedaĵoj de la familioj Miep Gies kaj Bep Voskuijl trovis taglibron. Je tiu momento la situacio de Anne ankoraŭ estis necerta, kaj la taglibro estis zorgeme konservata. Post la milito montriĝis ke Anne, ŝiaj patrino kaj fratino, la familio Van Daan kaj s-ro Dussel, ne supervivis la koncentrejojn en Bergen-Belsen kaj Aŭŝvico. Nur la patro de Anne, Otto Frank supervivis la abomenindaĵojn. Otto Frank decidis redakti la taglibron kaj eldoni ĝin, kaj tiel okazis en 1947 sub la titolo Het Dagboek van Anne Frank (La Taglibro de Anne Frank). La libro estas tradukita en multajn lingvojn kaj teatraĵo estas bazita sur ĝi. En la originala prezentado Martine Crefcoeur ludis la rolon de Anne. En la plej konata prezentado Jip Wijngaarden ludis la rolon de Anne kaj Jeroen Krabbé tiun de la patro. Plue, diversaj filmoj estas bazitaj sur la taglibro, kiel The Diary of Anne Frank (1959), kiu gajnis tri Oskarojn, (i.a. por aktorino Shelley Winters).

Je la 30-a de julio 2009 Unesko anoncis, ke la taglibro de Anne Frank estas aldonita al la Memoro de la Mondo de la Monda heredaĵo de UNESKO por dokumentoj. En la hejmo de Anne Frank oni muntis memormuzeon nome Hejmo de Anne Frank.

Interesaĵo[redakti | redakti fonton]

Lau nepruvita aserto en libro aperinta en 2022 kaj poste retirita, la familia kaŝejo estis denuncita de Arnold van den Bergh, membro de la Juda Konsilantaro en Amsterdamo.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Prinsengracht 263 en Amsterdamo. En la postdomo Anne Frank verkis sian taglibron.

La taglibro estis tradukita de Gijsbertus Johannes Degenkamp kaj eldonita de Heroldo de Esperanto en 1959. Libroteko el Tokio reeldonis la taglibron en 1997, tiufoje esperantigita fare de Nora Bartels.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri la traduko de Degenkamp.

Citaĵo
 Evidenta kaj konsola pruvo, ke ankoraŭ ne pereis absolute la morala sentemo de la homoj, estas la forta impreso, kiun la mondo ricevis, eklegante la ĉarme senpretendajn vortojn de juda knabino, konfidinta siajn intimajn sentojn kaj pensojn al la paĝoj de tagi i bro, dum angora periodo de pli ol dujara kaŝloĝado, en postdomo de Amsterdamo, kun gefamilianoj kaj rondeto da samsortuloj, kiuj, por savi la vivon, tie devis kunvivi, ne ĉiam sen internaj kvereletoj, kiam ekstere furiozis la plej abomenaj instinktoj de totala milito.

Kaj, ĝuste pro tio, plej sublime elstaras la natura sindonemo de la nobla protektinto kaj ĉefa helpanto de la kaŝitaj gastoj, S-ro J. Kleiman-Koophius, kiu, spite egajn danĝerojn kaj riskojn, fariĝis vivanta simbolo pri la virtoj de homa solidareco... Tiel skribas pri tio Anne Frank mem: «Estas admirinde, kiel noble kaj malegoisme kelkaj homoj aktivas por helpi kaj savi aliajn, riskante sian propran vivon. Plej bona ekzemplo estas niaj protektantoj, kiuj ĝis nun helpis nin en ĉio kaj espereble sukcesos helpadi nin ĝis la finfina liberiĝo. Sed li ne sukcesus, ilin mem trafus la sorto de ĉiuj. Neniam ni aŭdis de ili eĉ unu parolon pri tio, kia ŝarĝo ni ja estas por ili; neniam unu el ili plendas, ke ni kaŭzas al ili tro da penado». «Jen kion ni neniam forgesu: kvankam aliaj montras heroecon en la milito, niaj protektantoj pruvas heroecon en sia komplezemo kaj ama oferemo». Bedaŭrinde, la revata finfina liberiĝo ne okazis, ĉar la kaŝloĝejo estis malkovrata kaj la simpatia Anne mizere mortis en koncentrejo; sed, la interesaj priskriboj de ŝia taglibro fame nun rondiras la mondon, dank’ al multenombraj eldonoj en plej gravaj lingvoj; ankaŭ en la nia, ĉar tute freŝdate, la eldonejo de «Heroldo de Esperanto» prezentis ĝin, en bela volumo, al la saĝa konsidero de la samideanaro. Estu dirite, interparenteze, ke ĉi tiu eldono ankaŭ ĝuis siajn «internajn kvereletojn», kaŭze de dueco de tradukoj, sed tiu aspekto de la afero neniel koncernu la kritikon de recenzistoj, por kiuj validas nur la konkretaj faktoj. Kaj vere ja konkreta fakto, ke S-ro Degenkamp, sperta artmetiisto kiu dorlote prilaboras siajn kreaĵojn, donis esperantan formon al la spontanaj vortoj de Anne, tiel klare kaj bele, tiel simple kaj nature, ke, legante ilin, oni ja havas la impreson legi freŝan originalon, ege bonstilan...

Jes, dank’ al la talento de S-ro Degenkamp, la rifuĝinta knabino ŝajnas rekte verki en Esperanto. Jen do plej granda merito de tiu honesta kaj zorga tradukinto, kies longjara kontribuo al nia literaturo kulminis en ĉi tiu unuaranga traduko, kiun tamen ĉiu esperantisto --eĉ komencanto!-- povos facile legi, kiel jam dirite, kvazaŭ originalon. 
— Boletín n115 (maj 1959

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]