Téglás
Téglás | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 4243 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 6 229 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 163 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 43′ N, 21° 41′ O (mapo)47.71666666666721.683333333333 [+] | ||||
Areo | 38,33 km² (3 833 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Téglás [+] | |||||
Téglás [tEglAŝ] estas urbo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en Distrikto Hajdúhadház.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Téglás situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Debrecen-Nyíregyháza. Hajdúhadház troviĝas 5, Debrecen 22, Nyíregyháza 28, Budapeŝto 226 km.
Historio[redakti | redakti fonton]
La komunumo estis loĝata dum la kuprepoko. Skriba dokumento mencias unuafoje la setlejon en 1312. Dum la turka erao en la vilaĝo precipe hajdukoj vivis, ĝi apartenis al Hajdukujo. Ĝi estis kampurbo ĝis 1904, dume la fervojo ekfunkciis en 1858. En 1970 la komunumo ricevis la rangon grandvilaĝo, en 1984 unuiĝis kun Hajdúhadház havanta la komunan nomon Hadháztéglás. Tiu ricevis la rangon urbo en 1989, sed en 1991 la du partoj disiĝis al du memstaraj urboj.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Kastelo de Téglás
- Preĝejo Sankta Jozefo (Téglás)
- Grek-katolika preĝejo Sankta Elija (Téglás)
- Kalvinana preĝejo (Téglás)