La Stubai-Vala Fervojo (germaneStubaitalbahn) estas 18,2 km longa etŝpura interurba tramo de Innsbruck ĝis Fulpmes en Tirolo, Aŭstrio. En la grandurbo de Innsbruck, ĝi uzas la lokajn tramtrakojn. Ĉe la stacio Stubaitalbahnhof, la lokfervoja parto komenciĝas. La 1000-milimetraj trakoj komenciĝas ĉe la stacio Innsbruck Hauptbahnhof, transiras la distrikton Wilten, kaj preterpasas la vilaĝojn Natters, Mutters, Kreith, kaj Telfes. Inter Stubaitalbahnhof kaj Fulpmes, la fervojo estas unutraka, sed ĉe ok haltejoj (Sonnenburgerhof, Hölltal, Mutters, Feldeler, Kreith, Telfer Wiesen, Luimes, kaj Telfes) estas preterpasejoj kie la trajno kutime uzas la maldekstran trakon. La fina stacio, Fulpmes, havas tri trakojn kaj unu remizon.