Splzov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Splzov
vilaĝo
Ŝosea flankvojiĝo al Huntířov
Oficiala nomo: Splzov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Jablonec nad Nisou
Administra municipo Železný Brod
Historia regiono Bohemio
Montaro Karkonoŝa cismontaro
Domoj 27 2011
Rivero Jizera
Situo Splzov
 - alteco 277 m s. m.
 - koordinatoj 50° 39′ 14″ N 15° 13′ 11″ O / 50.65389 °N, 15.21972 °O / 50.65389; 15.21972 (mapo)
Katastro 3,24 km² (324 ha) Bzí u Železného Brodu
Loĝantaro 45 (2021)
Denseco 13,89 loĝ./km²
Unua skribmencio 1543
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 468 34
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Splzov
Portalo pri Ĉeĥio

Splzov estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Železný Brod en distrikto Jablonec nad Nisou. En la jaro 2011 estis ĉi tie registritaj 27 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 45 loĝantoj.

Splzov situas en katastra teritorio Bzí u Železného Brodu kun areo 3,24 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1543.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869120
188091
189082
1900121
1910123
1921118
JaroLoĝantoj
1930135
195072
196191
197084
198068
199147
JaroLoĝantoj
200143
201157
202145

Situo[redakti | redakti fonton]

Splzov troviĝas en pentrinda valo de rivero Jizera inter urbo Železný Brod kaj municipo Malá Skála. Ĝi situas sur frekventata ĉefa ŝoseo I/10 (E65, PragoHarrachov).

La vilaĝo kaj interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Plimulto de la konstruareo situas en senpera proksimeco de la rivero. Randaj domoj situas en deklivo ĉirkaŭ rojo Huntířovský potok (la tn. Rokel). Troviĝas ĉi tie nek municipa ofico, poŝto eĉ ne ia alia instituto, ĉar la vilaĝo falas sub administrado de Železného Brodu. Plua interesaĵo estas splzova vejro, kiu devigas haltigi la riverveturigantojn en ilia veturo. Proksime de ĝi troviĝas restoracio kaj pensiono.

Ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

Ĉi tieaj arbaroj estas elserĉataj de lokaj kaj urbaj fungokolektantoj. Tradicie tra ĉi tie kondukas vojo de aŭtomobila konkurso Ralio Bohemio. En la najbara Bzí situas baroka preĝejo de La plej sankta Triunuo.