Sitamarhi
Sitamarhi | |||
---|---|---|---|
urbeto | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 843301 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 26° 36′ N, 85° 29′ O (mapo)26.685.48 [+] | ||
Alto | 56 m [+] | ||
Areo | 2185,17 km² ( 218 517 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sitamarhi [+] | |||
Sitamarhi, hindie सीतामढ़ी estas urbego kaj municipo en nordorienta Barato, en norda parto de la subŝtato Biharo, en kantono de Muzaffarpur, en la samnoma distrikto Sitamarhi, kie ĝi estas ties sidejo (almenaŭ ĝis la sismo). La loknomo konservis honore nomon de la diino Sita, kiu laŭ eposo Ramajano naskiĝis ĉi tie.
Demografio[redakti | redakti fonton]
En 2013 Sitamarhi havis 106 093 da loĝantoj kun legopovo 77% en 2011 (laŭ germana Vikipedio).
Geografio[redakti | redakti fonton]
Sitamarhi situas sur la nordhinda ebenaĵo laŭ averaĝa alteco de 56 m super la marnivelo laŭ rivero proksime de la ŝtatlimo kun Nepalo. Kantona sidejo Muzaffarpur troviĝas 54, Motihari 59, Darbhanga 62, Madhubani 63, subŝtata sidejo Patnao 116, Sivan 121, Kolkato 534, ĉefurbo Delhio 847, Mumbajo 1551 kilometrojn (aere) [1].
Historio[redakti | redakti fonton]
Ĉe Sitamarhi oni trovis malnovajn templorestaĵojn. Kiel administra unuo ĝi estis kreita en 1875 ene de distrikto de Muzaffarpur. La urbo estis detruita dum mallonga, sed forta sismo en 1934, la administrado ŝanĝiĝis al Dumra. Aparta distrikto Sitamarhi estis establita en 1972.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
La grundoj ĉirkaŭ Sitamarhi estas preskaŭ ĉie fekunda kaj kultivebla. Rizoj, tritikoj, maizoj, oleaj semoj, tabakoj, legomoj kaj kelkaj fruktoj kiel bananoj kaj liĉioj estas kultivitaj. La la ĉiujaraj inundoj malhelpas la kultivadon.
Religioj[redakti | redakti fonton]
78% de la populacio estas hinduoj, preskaŭ 22% estas islamanoj.
Lingvoj[redakti | redakti fonton]
En Sitamarhi la oficialaj lingvoj estas la hindia kaj urdua, sed superregas la majtila lingvo.
Trafiko[redakti | redakti fonton]
Sitamarhi akceptas trairan fervojan linion, sed ĉe la najbara Dumra disbranĉiĝas alia linio al Muzaffarpur. 4 ĉefvojoj kaj 2 flankovojoj kuras al la urbego. La plej proksima flughaveno funkcias en Darbhanga.
Klimato[redakti | redakti fonton]
Enn Sitamarhi jare pluvas inter 1100-1300 mm. La plej granda parto de la pluvokvanto okazas dum la musono, sed iomete en la cetraj monatoj pluvas.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- pluraj preĝejoj
- pluraj festivaloj
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- WikiTrans