Segeroth

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Segeroth nomiĝis ekde la fino de la 19-a ĝis la mezo de la 20-a jarcento industria kaj laborista kvartalo en la urbo Essen, ofte nomata sovaĝa nordo. Ĝi troviĝis nordokcidente de la urbocentro inter la kvartaloj Essen-Altendorf, Essen-Bochold kaj Essen-Altenessen. Sur ĝia areo nun troviĝas parto de la Norda Kvartalo areo de la Universitato de Essen.

Historio[redakti | redakti fonton]

Per la ekfloro de la karbominado, en ĉi tiu aparta tereno la ŝaktokonstruadoj por Karbominejo Victoria Mathias en la jaro 1840, kaj pli malfrue ankaŭ per la treega pligrandiĝo de la fabrikoj de Krupp la loĝantaro de Essen rapide kreskis pro almigrado de laborfortoj, kaj same kreskis la postuloj de malmultkostaj loĝejoj. Tial ekestis ene de malmultaj jaroj sur tereno, kie antaŭe troviĝis kampoj kaj paŝtejoj, la laboristokvartalo Segeroth. En la kolonion fluis komence homoj el meza kaj ĉefe orienta Germanujo, poste ankaŭ aliaj homoj kiel judoj kaj ciganoj. La tiam ankoraŭ eturbeca Essen estis tro-postulata de la loĝemaj homamasoj. Ekde la 1870-aj jaroj ekestis kvartalo senplana kun laboristokolonioj, tranoktejoj kaj loĝodomoj, lukazernoj, fabrikdomoj, fervojoj kaj tombejoj.[1] Precipe la industriistoj Alfred Krupp kaj lia filo Friedrich Alfred Krupp, sed ankaŭ konstruentreprenisto Piekenbrock el Essen estis la konstruigantoj de la plejparte primitivaj lukazernoj kun alta loĝodenso.

Dum kiam en Segeroth en 1886 loĝis ankoraŭ 8.000 homoj, proksimume 1930 estis pli ol 40.000 homoj. Krom sociaj marĝenuloj tie ankaŭ loĝis faklaboristoj de Krupp same kiel etburĝaj kaj mezklasaj komercistoj kaj etmetiistoj.

La kvartalon limigis en la okcidento la gisŝtalfabriko Krupp, en la nordo la tombejo kaj la urba gasprovizejo, maŝinkonstrua fabriko kaj la elektroproduktejo, en la oriento Karbominejo Victoria Mathias same kiel en la sudo la fervojdigo kun la varostacidomo Essen-Nord. Pli malfrue formiĝis sude de la fervojdigo per la grandfoirejo barilo kontraŭ la urbocentro. Tiamaniere la surkonstruado restis ege limigita kaj ne povis disvastiĝi aŭ intermiksiĝi kun tiu de aliaj urbopartoj. Segeroth havis la avantaĝon de proksima laborloko, de malmultkosta loĝejo kaj evitis disputojn kun la indiĝena loĝantaro, ĉar la kvartalanoj estis izolitaj. Kvankam la luprezoj estis moderaj, kelkaj luantoj devis enspezi parton de la lukostoj per subluantoj. Pro tio la plimulto de la loĝantoj estis fraŭloj, kio prosperigis la prostituon en la kvartalo. Ventoj plejparte el okcidenta direkto enblovis fulgon kaj polvon el la proksima gisŝtalfabriko en la kvartalon.

La 1-an de novembro 1868 malfermiĝis la varofervojo de la stacidomo Altenessen al la nun ne plu ekzista varstacidomo Essen-Segeroth (pli malpli sur la tereno de la nuna universitata parkumejo).

Sur la malnova tombejo Segeroth, la nuna Segeroth-Parko, estis entombigataj ministoj mortintaj dum minakcidento de la 20-a de oktobro 1921 en Karbominejo Victoria Mathias. En la nordorienta parto de la tereno troviĝas la plej granda juda tombejo de Essen. Ĝi estas nun monumentprotektata. Aliancanaj elaeraj bombatakoj en marto de 1943 treege detruis la kvartalon Segeroth, kies domoj nur dise estis rekonstruata. Post la militofino la gisŝtalfabriko estis detruita kaj demuntita, la karbominejo iom post iom eksigata, la grandfoirejo malkonstruata kaj la stacidomoj senfunkciigataj. La plej multaj loĝodomoj malaperis poste dum la 1960-aj jaroj, lastaj restaĵo en 1972 per La komenco de la konstrulaboroj por la universitato.

En Segeroth ekzistis la katolika paroĥo Sankta Maria kun alligita monaĥejo. La preĝejo estis detruita post la Dua Mondmilito kaj rekonstruata en 1957/1959. Pro la malkresko de la paroĥo la lasta diservo tie okazis la 10-an de februaro 2008.[2]

Politiko[redakti | redakti fonton]

En Segeroth la socialisma laboristomovado estis la regata politika forto. Tion ĝi restis ĝis la potencakiro de la nazioj. Dum la 1920-aj jaroj la kvartalo fariĝis citadelo de la KPD. Ankaŭ post sia supreniĝo al amaspartio komence de la 1930-aj jaroj la NSDAP ĉi tie restis dua plej granda partio. Okazis batalemaj ribeloj inter la politikaj tendaroj.

Post la potencakiro de la nazioj la urba administracio komenciĝis per la politika, „rashigiena“ kaj „popolsaniga purigado" de la kvartalo. La aparte instalita urba saniga oficejo prezentis en 1937 koncepton laŭ la vidpunktoj de la adaptiĝo en la „popolkolektivon", de la laboremo kaj de la „rasa valoro", kiu distingis inter tri popolgrupoj, al kiuj ĝi atribuis jenajn sortojn:

  • La „sana-restintaj malgraŭ malsocia medio, do speciale imunaj kontraŭ grandurba putriĝo" rajtu plue loĝi en Segeroth, kiu per malkonstruo kaj novkonstruo estas sanigota.
  • Parto de la familioj povu elpruvi sin en „marĝenaj kolonioj", esti aliloĝigata kaj „plantata" en provizorajn restejojn.
  • La „ne-plibonigeblaj kaj la rase malplivaloraj" estu „apartigendaj kaj ekstermendaj". Tio celis precipe la „plej malbonan lokon de Segeroth", la restejon de ciganoj ĉe Schlenhof. Parto de ĉi tiuj ciganoj estis estantaj membroj de KPD.

El tio nur la dua kaj tria punktoj estis realigataj. Konstrua novigo ne okazis, tamen ja parta malkonstruo.

En 1938 proksimume cent ciganoj estis portataj „aliloken en fermitan kampadejon“. Estas supozenda, ke tio subdiris la deportadoj en koncentrejon kadre de la agado „Mallaboremo Regno“. Elkaj familioj estis deportataj majon de 1940 en la ĉefgubernion. Marton de 1943 sekvis la deportado de la ĝis tiam netuŝitaj al Auschwitz-Birkenau. Nur malmultaj transvivis.[3] De la stacidomo Segeroth kaj de la Ĉefstacidomo de Essen okazis inter la 27-a de oktobro 1941 kaj la 9-a de septembro 1943 entute naŭ transportoj, kiuj portis judojn el Essen en ekstermejojn de orienta Eŭropo.[4]

Nuna situacio[redakti | redakti fonton]

Nenio el la industriaj instalaĵoj aŭ malnovaj loĝejoj postrestis. Nur la prostituistinoj konservis al si restadejon en la ŝtalstrato, kie antaŭe troviĝis ekde 1873 la laboristokolonio Nordhof. La plej grandan spacon en Segeroth entenas la Universitato Duisburg-Essen. Krom tio ekestis kelkaj postmilitaj loĝareoj proksime al la urbocentro. Aliaj riparo- kaj alikonstruoplanoj ankaŭ sur ekologia nivelo estas diskutataj. Nun la plej granda parto de la tereno apartenas al la Norda Kvartalo.

Al la Okcidenta Kvartalo nun apartenas la tereno de la iama varostacidomo Essen-Nord, granda je 13 hektaroj, kaj de la iama grandfoirejo. Ĝi estas alikonstruata al universitata kvartalo, loĝa kaj labora kvartalo kun parkaĵo. Tiu ĉi parko longa 560 metrojn inter Segeroth-Strato kaj Rejnlanda Placo estis inaŭgurata la 2-an de julio 2010[5]. La kvartalo finfine nuligu la separadon inter urbocentro kaj Norda Kvartalo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Michael Zimmermann, Öffentlichkeit als geschlossener Raum. Zigeuner im Ruhrgebiet 1900 bis 1945, en: Forum Industriedenkmalpflege und Geschichtskultur, 2/2005, pj. 43-48, jen: p. 49.
  2. Pressemeldung der Katholische Stadtkirche Essen
  3. Michael Zimmermann, Öffentlichkeit als geschlossener Raum. Zigeuner im Ruhrgebiet 1900 bis 1945, en: Forum Industriedenkmalpflege und Geschichtskultur, 2/2005, pj. 43-48, jen: p. 49sj.
  4. Memortabulo de la urbo Essen antaŭ la norda flanko de la ĉefstacidomo de Essen
  5. Artikolo en la reta eldono de la gazeto WAZ[rompita ligilo]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Frank Bajohr, Michael Gaigalat: Essens wilder Norden. Segeroth. Ein Viertel zwischen Mythos und Stigma. 1991, ISBN 3-87916-001-5
51.4705555555567.0147222222222