Historiaj fontoj mencias la urbon en 1265, ĝi estis centro de la ĉirkaŭa areo. Inter 1689-1788, ĝi estis sidejo de Hohenzollern-branĉo de Brandenburgoj. Dum la Dua Mondmilito, la urbo estis grave damaĝita, kaj la ruinoj de la urba kastelo estis eksplode neniigitaj en 1962.
La urbo estis centro de la tabakkultiva provinco, kiu rapide evoluis post la Dua Mondmilito. Ĝia naftorafinejo ekfunkciis en 1964, estas ligita kun kemia kombinato de Leuna.