La plej rimarkebla vidindaĵo ĝis marto 2017 estis la Blua Fenestro (en la malta lingvoTieqa Żerqa kaj en la anglaAzure Window) en la okcidento de la insulo. Temis pri giganta truo en roko, kiu kliniĝis al la maro, ĝis kiam la 8-an de marto 2017 la blua fenestro dum ŝtormo plene frakasiĝis. Proksime de la Blua Fenestro troviĝas sala laguno, kiu nur tra roka tunelo estis konektita kun la maro.