San Giorgio Albanese - arbereŝeMbuzati - estas komunumo de Italio, kiu - kiel indikas la lasta vorto de la itala nomo - estas parto de historia albanlingva komunumo, kiu fuĝis ĉi tien en la 15-a jarcento, kiam Albanio estis konkerita de la otomana Imperio. Ĝi apartenas al la regionoKalabrio kaj la provinco Kosenco kaj situas en alteco de 420 metroj super la marnivelo. Fine de 2023 en la komunumo vivis 1 311 loĝantoj sur areo de 22,68 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 58 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sanktulo Sankta Georgo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.